中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Esperanto-elsendoj el Pollando pluvivas kaj populariĝas
2011-05-16

    "Parolas Varsovio, la naskiĝurbo de Esperanto." Tiel plu komenciĝas la regulaj elsendoj en Esperanto el Pollando. Fine de januaro 2011, post pli ol kvindek jaroj da regulaj elsendoj kaj kelkaj jaroj da strangolado, Pola Radio fine komplete ĉesigis la programojn. Sed fidelaj aŭskultantoj kaj retaj aktivuloj instigis la iamajn redakcianojn ne kapitulaci, baldaŭ aperis la unuaj private produktitaj elsendoj, kaj ekde la 21-a de marto Esperanto-elsendoj el Varsovio denove regule aŭskulteblas en la reto. En la produktado kunlaboras multaj anoj de la iama Esperanto-redakcio de Pola Radio, sed ankaŭ tute novaj aktivuloj. En la nova, simpla retejo eblas aŭskulti la elsendojn, elŝuti la sondosierojn, aŭ aboni la elsendojn en podkasta formo, kvankam la lasta maniero ne estas klare indikita. Por evoluigi la elsendojn, la redakcio petas proponojn kaj subtenon de la aŭskultantoj. Libera Folio intervjuis redaktoron Barbara Pietrzak.

 


Barbara Pietrzak intervjuas. 

 

    Libera Folio: Kiaj estas viaj unuaj spertoj kaj viaj esperoj rilate la novformajn elsendojn?

 

    Barbara Pietrzak: La novformulaj programoj de la Pola Retradio en Esperanto kreiĝis laŭ iniciato de aŭskultantoj de la podkasta Esperanto-Redakcio de Pola Radio, kiuj post la produkto­ĉesigo de la Esperanto-elsendoj komencis insisti, ke ĝiaj redaktoroj eĉ ekster la ŝildo de Pola Radio daŭrigu la preparadon de novaj Esperanto-elsendoj. Ni akceptis tiun ĉi inviton firme konsciaj, ke por la Esperanto-parolantoj, ĉiam pliaj novaj adeptoj de la internacia lingvo, ankaŭ en la nuna interreta epoko gravas kvalita parola lingvomedio, kiun tradicie ofertis la Esperanto-elsendoj de Pola Rario. Tiu konscio baziĝas sur multegaj reagoj de niaj aŭskultantoj, kiuj senĉese venas skribe kaj aŭdiĝas en rektaj kontaktoj dum diversaj Esperanto-renkontiĝoj, ne malplej dum la Universalaj Kongresoj.

 

    Aparte aktivaj por daŭrigo de tiu tradicio fariĝis la aŭskultantoj aliĝintaj al la grupo Amikaro de Pola Radio en Esperanto en Facebook. Ĝi estis establita de nia aŭskultanto Bogusław Ubik-Perski en februaro 2010. Pli-malpli unu jaron poste – pro la konataj decidoj de Pola Radio la grupo ŝanĝis sian nomon al Amikaro de Pola Retradio en Esperanto. Pere de mesaĝoj sur ĝia muro, pere de elektronika opiniinterŝanĝo oni komencis cerbumi, kiel savi la elsendojn, kiuj en sia pli ol 50-jara historio servis al la E-komunumo kiel ĉiutaga lingva medio, kiel platformo kaj praktikejo de la parola lingvo.

 

    Unu el la plej aktivaj kaj ideodonaj iniciatintoj de la novformulaj programoj estas nia germana aŭskultanto Simono Pejno, nun retiriĝinta el aktiva kunlaboro. Li starigis la novan platformon Pola Retradio en Esperanto kaj kreis la ĝermon de la kopirajta muzika biblioteko. Nun la retejon administras Salikh Zakirov el Japanio kaj Bruce Crisp el Kanado. En la strikta kunlabora grupo troviĝas krom ili Andreo Bach kaj Edward Wojtakowski el Pollando. La grupon konsistigas ankaŭ nia malnova redakcia teamo: Gabi Kosiarska, Maciek Jaskot kaj mi, Barbara Pietrzak.

 

 

 

    Sendube notinda estas la fakto, ke la iniciato de la novaj elsendoj en Pola Retradio en Esperanto ne estas privata ideo de iu el la redaktoroj de la Pola Radio, sed ĝi kreiĝis laŭ la iniciato de la E-komunuma aŭskultantaro de la elsendoj de la E-Redakcio de PR. En la retejo jam en februaro aperis la unuaj son­dokumentoj, kiuj ne povis jam esti prezentitaj en la podkastaj programoj de Pola Radio. Ili estis registritaj dum la februara sesio de la Interlingvistikaj Studoj en la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano. Komence, aparte tiuj, kiuj rilatis al klerigo, estis afiŝitaj en edukado.net. Baldaŭ ili aperis ĉe retradio.posterous.com. Poste aperis tie ankaŭ provaj elsendoj. La regulan produktadon de la Esperanto-programoj du fojojn semajne ni komencis la 21-an de marto, kvankam daŭre eblas paroli pri la formiĝa fazo. Okazas opiniinterŝanĝo kun la aŭskultantoj, kiagrade la novaj elsendoj daŭrigu la stilon de la malnovaj, kiagrade ili fariĝu pli novecaj. Ni prezentas premierajn Esperanto-elsendojn ĉiun lundon kaj vendredon. Temas pri programoj ĝenerale pli longdaŭraj ol tiuj, al kiuj kutimiĝis la aŭskultantoj de la podkasta Esperanto-redakcio de Pola Radio.

 

    Kie kaj kiel estas produktataj la novformataj elsendoj?

 

    La programoj same kiel ĝis nun estas produktataj en Varsovio. Multaj elsendo-­elementoj kreiĝas distance, kio signifas, ke Interreto, skajpo kaj aliaj novaj teknikaĵoj apartenas al la bazaj produkto-­instrumentoj. Sed tio ne estas aparta novaĵo, ĉar tiel ni laboris ankaŭ funkciante kadre de Pola Radio, tute aparte en la lastaj jaroj. Kvankam ni delonge praktikas la t.n. vivantan radion, daŭre ne malaperas tekstoj skribaj, kiel aktualaĵoj, felietonoj k.s. Nia plano estas ankaŭ ilin disponigi al la aŭskultantoj.

 

    Aparte estas menciinda la fakto, ke multaj iamaj redaktoroj esprimis ne nur subtenon por la novformulaj E-programoj, sed ili deklaris sian pretecon kontribui almenaŭ pervoĉe, tiel variigante la voĉan oferton de la programoj.

 

    Ĉio ĉi kompreneble postulas grandan streĉon por kunordigi distance la laboron de multaj redaktoroj, por ne paroli pri la necesa tempo por produkti la programon, kio nun tutece ŝarĝas la redakcian skipon. Aldonenda estas la interreta administrado, kiu estas farata plene volontule.

 

    Ĉu jam multaj aŭskultantoj reagis?

 

    Reage je la novformulaj elsendoj, eĉ je la unuaj sondokumentoj en la retejo tuj komencis veni entuziasmaj reagoj kun la vortoj de espero, ke ĉe tiu adreso komencos aperi regulaj Esperanto-programoj de la malnova Esperanto-Redakcio de Pola Radio. Evidente ne mankis multaj amaraj vortoj al la adreso de la aŭtoritatoj de Pola Radio, kiuj haltigis la mult­jardekan tradicion de la Esperanto-programoj de Pola Radio.

 

    Ĝojesprimaj reagoj venas do kaj de multaj malnovaj aŭskultantoj, kiuj bonvenigas la iniciaton daŭrigi la elsendojn ekster la ŝildo de Pola Radio. Multaj pozitivaj reagoj venas pere de la muro de Facebook kaj per la adreso de nia elsendo­platformo. Surprize, inter la reagantoj estas personoj, kiuj ĝis nun neniam reagis kiel aŭskultantoj, do apartenis al la kategorio de la tiel nomataj silentemaj aŭskultantoj. Dume iu el la plej surprizaj konstatoj estas, ke la novformulaj Esperanto-elsendoj akiras jam siajn plej novajn aŭskultantojn, kiuj antaŭe neniam aŭskultis niajn programojn en Pola Radio. Je ĉiuj ĉi esprimoj de subteno kaj entuziasmo, opini­inesprimoj ni klopodas reagi en la leterkestaj programoj ĉiun vendredon. Ne eblas mencii ĉi tie ĉies nomojn. Ĉiukaze same kiel antaŭe ni prenas en konsideron, ni analizas ĉiun opinion de la aŭskultantoj pri tio, kiaj estu niaj novaj programoj.

 

    Sed kiel iam, ankaŭ nun ne ĉiuj aŭskultantoj reagas skribe. Tial gravas la nombro de la vizitoj en nia paĝo. Jam en marto oni vizitis nian elsendoretejon ĉ. 2 mil fojojn, en aprilo pli ol 3 mil fojojn. Kompare kun ĉirkaŭ 7 mil vizitoj monate, kiujn notis la podkastaj Esperanto-elsendoj de Pola Radio, kiam la programoj aŭdiĝis ĉiutage kaj ne sole du fojojn semajne, ne temas pri malbona rezulto.

 

    Kieloni antaŭvidas la evoluon kaj estontecon de la afero?

 

    La evoluo kaj estonteco de la Esperanto-elsendoj de la Pola Retradio de Esperanto dependas unuavice de la bonfara financa subteno de sponsoroj kaj aŭskultantoj pretaj kontribue subvencii la pluekziston de la profesiaj E-programoj. Kvankam komence aŭdiĝis la ideoj, ke la Esperanto-elsendoj estu aboneblaj, kvazaŭ gazeto, ni decidis – almenaŭ eksperimente - disponigi ilin al la vasta publiko, sciante kiom gravas la okazo aŭskulti la parolatan lingvon por esperantistoj, kiuj ne havas ĉiutage tian eblon. Tiucele funkcias nia konto ĉe UEA: vars-t .

 

    De tiuj bonfaraj subtenoj dependas ĉu eblos baldaŭ pretigi pliajn programojn semajne. La program­ideoj ne mankas. Jam nun ni pensas pri novaj programoj: literaturaj, movadaj. La tempo elmontros ĉu la Esperanto-komunumo pretas eĉ per etaj bonfaraj kontribuoj garantii la pluekziston de la profesiaj programoj.

 

    Kia estos via persona rolo en la laboro?

 

    En tiu nova situacio mi dume plenumas la rolon de ĉefredaktoro kaj kunordiganto, ankaŭ aŭtoro de la unuopaj programeroj. Sed, same kiel antaŭe, la trunkon de la redakcio produktanta la programojn konsistigas krome Gabi Kosiarska kaj Maciek Jaskot. Nun vastiĝis la kunlaborant­aro de la elsendoj. Ne subtakseblan rolon ludas la volontule laborantaj administrantoj de la retejo, Salikh Zakirov kaj Bruce Crisp, kaj ankaŭ Andreo Bach, dank’ al kiu kreskas nia muzika biblioteko.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688