中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Dasgupta: "UEA ne bezonas facilanimajn ŝanĝojn"
2011-05-11

    Spite la malkreskon de la membronombro, la financoj de UEA ne estas en krizo, kaj ne indas facilanime fari ŝanĝojn en praktikoj formiĝintaj dum jardekoj. Tion konstatas la prezidanto de UEA en filmita intervjueto farita dum la estrarkunsido, kaj nun afiŝita en la sekcio de UEA en la retejo YouTube. Estas intervjuitaj ankaŭ ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak kaj vicprezidanto Claude Nourmont.

 

 

    En la intervjuo, filmita en la Centra Oficejo de UEA, Probal Dasgupta volas trankviligi la membrojn, kiuj laŭ li lastatempe postulis urĝajn ŝanĝojn en la agado de la asocio:

 

    -- En Universala Esperanto-Asocio lastatempe multaj kiuj komentas pri tio, komencis diri, ke la asocio estas en krizo, ke la membronombro draste falas, ke necesas tuj fari ion ege severan por ŝanĝi la praktikojn de la asocio, kaj tiel plu. Evidente, draste ŝanĝi la praktikojn de institucio formiĝinta dum tiom da jardekoj ne estas facila tasko, kaj oni ne facilanime adoptu receptojn, simple pro iuj hastaj reagoj.

 

    Laŭ Probal Dasgupta, la estraro zorge analizis la kondiĉojn en kiuj la asocio nun laboras, kaj kritike ekzamenis "iujn el la lastatempe proponitaj ideoj".

 

    -- Ni interalie parolis pri la redaktopolitiko, pri la strategio rilate la revuon en la kunteksto de la komunika politiko de la asocio ĝenerale, kio inkluzivas ankaŭ la retajn komunikilojn.

 

    La prezidanto tamen nenion diris pri tio, kion la estraro intencas fari pri la komunika politiko de UEA. Preskaŭ same svage esprimis sin ankaŭ la ĝenerala sekretario, Barbara Pietrzak:

 

    -- Ni bone komprenas ke estas multaj aferoj kiujn ni devas realigi, tute aparte se temas pri la informado en la nuna epoko, ke ni devas ŝanĝi la manieron kontakti la eksteran mondon, sed ankaŭ komuniki kun la membroj de nia medio. Multaj aferoj estas en la daŭro de la renovigado. Ĉiuj scias ekzemple, ke okazas renovigado de la retejo de UEA, ke okazas diskutoj, kiamaniere, en pli bona kaj efika maniero utiligi ankaŭ la revuon por la informa interna movado.

 

    Pri la eventualaj rezultoj de tiuj diskutoj ŝi diris nenion, sed anstataŭe transiris al klarigoj pri la paĝo de UEA en la socia retejo Facebook.

 

    -- Multaj aferoj estas ligitaj kun demandoj kiuj estis prezentitaj publike. Al tiuj aferoj apartenas kaj informado kaj la redakta politiko, ne nur en la senco pri kiu ni okupiĝis antaŭe en la komitata listo, do redaktopolitiko de la revuo, sed ĝenerale pri la komunika politiko kaj informa politiko de UEA. Kaj al tio ni fakte donis multan atenton, ŝi poste aldonis.

 

 

    Kiel ĉiam, la estraro esploris la financojn de la asocio, kaj tiukampe Probal Dasgupta ne vidas grandajn problemojn, spite la falon en la membronombro:

 

    -- Ni rigardis la ciferojn, ni analizis ilin kun la spertuloj. Kaj ni atingis konkludojn ne tute samajn kiel la komentantoj kiuj estas pli videblaj en la publiko. Iom da memfido...

 

    Laŭ Barbara Pietrzak la estraro diskutis ankaŭ la eblecon de reta voĉdonado en la komitato de UEA, sed ankaŭ rilate tiun temon ŝi diris nenion pri tio, al kiaj rezultoj eventuale kondukis la diskutoj en la estraro.

 

    Vicprezidanto Claude Nourmont siavice rakontis, ke UEA subvencios agadon de ILEI per 2.500 eŭroj. Unu el la subtenataj agadoj estos scienca simpozio lige kun la ĉi-jara Universala Kongreso en Kopenhago.

 

    -- La simpozio havas altnivelan programon kun famaj lingvistoj, kiuj ne estas esperantistoj, sed kiuj prezentos la lingvojn en la scienca komunikado, kaj do estas grava temo por sciencistoj, en kiu lingvo oni komunikas, ŝi klarigis iom enigme.

 

    Aldone Claude Nourmont diris, ke dum la Universala Kongreso okazos speciala, jubilea programero por memorigi pri la unua Internacia Infana Kongreseto, okazinta en Kopenhago en 1956.

 

    -- En tiun kunvenon ni venigos kelkajn homojn, kiuj ĉeestis tiam, ĉu kiel infanoj, ĉu kiel gvidanto de la aranĝo, kaj tiun aferon ni okazigos ĝuste en la momento, kiam alvenos la ĉi-jaraj infanoj kaj gepatroj. Kaj al tiu ĉi kunveno ni esperas, ke venos multaj homoj, ne nur gepatroj kaj infanoj.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688