okaze de 60-jariĝo de ĈEL*
—laŭ ĉineska skemo Manjianghong
Ses dek jaroj
forpasis
kun verda glor'.
Jubile'
celebrata
en nuna hor'
ĝojigas geadeptojn.
Manklakoj, ĝoja rumor',
sub flago
verdstela ĵuro
jen el kor'.
Vi jame
la motor'
fariĝis
per labor'
la persistema.
Penu en ĥor'
ĉinaj samideanoj
junaj, oldaj kun fervor'
por nia
afero verda
al flug-sor'.
ĈEL: Ĉina Esperanto-Ligo
Manjiang'hong (rivero plenruĝa): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po 11 versoj de 434,344,77,353 / 33,33,54,77,353 silaboj respektive, laŭ rimaranĝo xxa,xxa,xa,xxa / xa,xa,xa,xa,xxa (x = senrima)
(Kontribuo de Vejdo (Yida Wei)
Redakroro: Ivanka Stoyanova
|