中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
São Paulo gastigos la 8an TAKE, triobla evento tiam okazos
2011-05-11

    La 8a Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE) okazos baldaŭ, tiun ĉi fojon en lando, en kiu la movado estas kvalitative kaj kvantitative grava: Brazilo.

 

    Inter la 9a kaj la 14a de julio, la urbo San Paŭlo gastigos ne nur tian internacian eventon sed ankaŭ la organizantoj profitos okazigi la "46a Brazila Kongreso de Esperanto" kaj la "31a Brazila Esperantista Junulara Kongreso". Do samtempe la homoj povus partopreni trioblan eventon en interesega kaj belega urbo.

 

    La ĝenerala temo de la kongreso estas "Procezoj de regiona integriĝo en la amerika kontinento: la rolo de Esperanto", indas mencii ke ene de la programo, oni okazigos la "1an Kinofestivalon en Esperanto", en kiu la homoj povos partopreni en konkurso pri mallongaj filmoj. Sekvu la ligon, en kiu vi trovos informojn pri la konkurso http://vimeo.com/21927597

 

    Informiĝu pli pri la evento en la ĉefa paĝo de http://www.kongreso2011.org//

 

(El esperanto-mexico.org)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688