中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Studi kaj akiri profesion per Esperanto - en Pollando!
2011-05-11

 

 
    Ni invitas al studado de turismo, kulturo kaj lingvoj en la jaroj 2011/2012!

 

    La studjaro 2011/2012 daŭros ekde septembro ĝis majo kaj ampleksos:

 

    - laŭ ĉiutaga sistemo po 30-40 studhoroj semajne (ferioj decembre kaj januare),

 

    - aŭ laŭ t.n. eksterĉeesta sistemo.

 

    Aliĝojn akceptas la sekretariejo de la studejo (adreso sube).

 

    La modestaj viv-kostoj en Bydgoszcz (loĝado en studentaj domoj) estas ekde 200 USD aŭ 150 EUR ĉiumonate laŭ postuloj de Schengen-landoj - kaj kun manĝado 300 USD aŭ 250 EUR tiujn kostojn oni povas pagadi surloke.

 

    Studentoj de la Studejo povas ankaŭ studentiĝi ĉe la Akademio Internacia de la Sciencoj (krom-kosto 32,50 EUR), kio rajtigas al 75% rabato de kromaj kursen- kaj ekzamen-kotizoj de AIS en Bydgoszcz aŭ aliloke en centra/orienta Eŭropo -- kaj al ĉiuj fin-studintoj permesas akiri la titolon de bakalaŭro, kaj, post pliaj du studjaroj, ankaŭ magistro de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) pri humanistiko aŭ morfosciencoj.

 

    Nun por 2010/2011 jaroj jam aliĝis al ISTK pli ol 120 gestudentoj el Afriko, Azio kaj Eŭropo.

 

    Bonvenon al nia Internacia Studejo pri Turismo kaj Kulturo kaj AIS-Klerigejo Bydgoszcz (AKB), kiu estas la unua en la mondo, kie oni ĉiutage instruas en Esperanto!

 

    Kontribuo de Wojciech Ruminski kaj Andrzej Grzebowski

 

    -------------

    Pliaj informoj ĉe:

    Internacia Studejo pri Turismo kaj Kulturo, klerigejo de AIS,

    str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85094 Bydgoszcz, Pollando.

    - Reteje: http://www.esperanto.bydgoszcz.eu

    - Retpoŝte: stud-esperanto@wp.pl kaj stud@esperanto.bydgoszcz.eu

 

(El www.eventoj.hu)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688