中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Turnopunkto: Denove kreskas la abonantaro de La Ondo
2011-05-11

 

    En la marta Ondo aperis resumo de la abonstatistiko por la 2010a jaro, laŭ kiu pasint-jare ni havis nur 509 abonojn — malplej multe dum la lastaj sep jaroj. Tiam ŝajnis, ke la malkresko daŭros ankaŭ en la nuna jaro. Feliĉe, tio nur ŝajnis. Je la unua de majo 2011 ni ricevis jam 518 abonkotizojn, kaj ĉi tiu nombro estas pli granda je 9 abonoj ol la jarfina nombro da abonantoj en 2010.

 

    Je la nuna momento la landoj kun plej multaj abonoj estas Ruslando (76), Pollando (55), Germanio (41), Francio (37) kaj Brazilo (33). Plej multe al la kresko kontribuis tri landoj: Germanio (de 35 al 41), Brazilo (de 27 al 33) kaj Usono (de 17 al 23) – en ĉiu el ili jam estas je ses abonantoj pli multe ol fine de la pasinta jaro.

 

    Ni kore dankas al la abonantoj kaj al la perantoj! Apartan dankon ni direktas al la brazila esperantisto Alex Sousa Santos, kiu proprainiciate abonigis dek samideanojn al la elektronika versio de La Ondo de Esperanto. Ni dankas ankaŭ al nia japana amiko, modeste kaŝinta sin sub la pseŭdonimo Sismego, kiu fariĝis dumviva abonanto.

 

    Halina Gorecka, eldonanto

    Aleksander Korĵenkov, redaktoro

 

    PS. Oni povas aboni La Ondon de Esperanto en la formoj papera kaj elektronika je iu ajn momento de la jaro. Vidu la pagmanierojn (http://esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm). La dumviva abono kostas 1000 eŭrojn.

 

(el La Ondo de Esperanto)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688