中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Du novaj faksimilaj libroj senpage elŝuteblaj en nia kiosko
2011-05-11

 
 
 

 

    La 6an de majo en la virtuala kiosko de La Ondo/ Sezonoj aperis du faksimilaj libroj, eldonitaj en 1912 kadre de la serio “Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj”.

 

    Temas pri Dio–unu por ĉiuj verkita de Lev Tolstoj surbaze de Le Café de Surate de Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre, kaj Unu animo en ĉiuj, kompilita de Lev Tolstoj. Ambaŭ libroj estas tradukitaj de Anna Ŝarapova. Ilin skanis kaj prilaboris Aleksander Korĵenkov. Ili estas ne en la teksta, sed en grafika prezento, sed la unuan el ili oni povas legi ankaŭ kiel elektronikan tekston en la kolekto de tradukoj el la rusa literaturo en nia retejo.

 

    La du libretoj estas senpage elŝuteblaj en la Kiosko http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php kie estas elŝuteblaj pliaj kvin libroj kaj du numeroj de La Ondo de Esperanto.

 

    Laŭ la aktuala statistiko, en nia Kiosko oni elŝutis 7 mil 371 ekzemplerojn de libroj kaj gazetoj. Vidu la statistikon (kiu certe ŝanĝiĝas, dum mi tajpas ĉi tion)

 

    Libroj

    Aleksandr Puŝkin. La pika damo (februaro 2010) 1549 elŝutoj (992 pdf + 557 epub)

    Anton Ĉeĥov. Sveda alumeto (februaro 2010) 1484 elŝutoj (931 pdf + 553 epub)

    Edgar Allan Poe. La falo de la domo Usher (marto 2010) 1196 elŝutoj (745 pdf + 451 epub)

    Fjodor Dostojevskij. Blankaj noktoj (majo 2010) 1104 elŝutoj (669 pdf + 435 epub))

    Arthur Conan Doyle. La ĉashundo de la Baskerviloj (julio 2010) 357 elŝutoj (nur epub)

 

    Gazetoj

    La Ondo de Esperanto, 2010, №2 1515 elŝutoj (nur pdf)

    La Ondo de Esperanto, 2011, №2 166 elŝutoj (nur pdf)

    Pliaj libroj estos iom post iom enretigitaj.

    La adreso de nia Kiosko: http://www.esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php

 

(el La Ondo de Esperanto)

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688