中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La 1-a ilei-seminario en orienta azio (isoa )En tianjin, Ĉinio
2011-05-06

    Komunaj Organizantoj: Ĉina, Japana kaj Korea sekcioj de ILEI

 

    A ŭ spicianto: Tianjin-a Esperanto-Asocio, Ĉina sekcio de ILEI

 

   Dato: 12a-15a de aŭgusto, 2011

 

    Loko: Tianjin-a Fremdlingva Universitato, Tianjin, Ĉinio

 

    Ĉ eftemo: Kiel efike instrui Esperanton al azianoj?

 

    Partoprenantoj:

    1) ILEI membroj en Ĉinio, Japanio, Koreio.

    2) E-instruistoj kaj instruistoj

    3) Gejunuloj kaj Esperanto-interesitoj

 

    Faka programo:

    1) prelegoj de enlandaj kaj eksterlandaj esperantistoj

    2) prezenti metodojn, lernilojn, lernolibrojn, ktp.

 

    Labora programo:

    1) Laborkunsido inter landaj sekcioj de Ĉinio, Japanio, Koreio pri venontaj kunlaboroj.

    2) Opini-interŝanĝo pri la laboro de la ĉina sekcio de ILEI kaj la kunlaboro komuna kun apartaj asocioj, land-asocioj en orienta Azio, donado de proponoj kaj opinioj por la sekvaj aktivadoj.

 

    Provizora programo: Programo de tianjin-a seminario 12-15 de aŭgusto 2011

   

    8.11 antaŭseminaria unutaga ekskurso al la nova distrikto Binhai

   

    8.12 Tuttage: Akcepto

    Posttagmeze: Esperanto-kurso

    Vespere: Interkona vespero

   

    8.13

    Antaŭtagmeze: Inaŭguro

    Prelegoj “Kiel efike instrui Esperanton al azianoj?”

    Posttagmeze: demonstra instruado Esperanto-kurso

    Kunsido de la ĉina sekcio de ILEI

    Kunsido de la landaj sekcioj de Ĉinio, Japanio kaj Koreio

    Vespere: Nokta boata ekskurso laŭ la rivero Haihe

 

    8.14

    Antaŭtagmeze: Prelegoj

    Posttagmeze: Esperanto-kurso

    Duontaga ekskurso tra la urbo

    Vespere: Bankedo

 

    8.15

    Antaŭtagmeze: Fermo

 

    8.16-8.17 Postseminaria dutaga ekskurso en Jixian-gubernio

 

    Kotizoj:

    ¥200 RMB por ILEI-membroj, ¥300 RMB por ne-ILEI-membroj, la kotizoj ne inkluzivas manĝadon, tranoktadon kaj enir-biletojn de la ekskursoj.

    Mondonacoj por la Organiza Fonduso estas bonvenaj.

 

    Manĝado:

    Estas menciinde, ke en la universitato ne funkcios la studentaj restoracioj dum la seminario, ĉar tiam estas someraj ferioj por studentoj. Proksime de la universitato estas manĝejoj kaj restoracioj, grandaj kaj malgrandaj, ĉinaj kaj eŭropaj, preztaŭgaj kaj malmultekostaj. La seminarianoj havas libersufiĉan rajton elekti la manĝejojn.

    LKK principe ne respondecas aranĝi la manĝadon de seminarianoj. Se oni deziras peti LKK aranĝi la manĝadon, bonvolu pagi RMB 285 yuanojn por 3 matenmanĝoj, 4 tagmanĝoj kaj 3 vespermanĝoj.

 

    Loĝejoj:

    Ĉirkaŭ la seminariejo troviĝas kelkaj gastejoj kaj hoteloj, 5-15 minutojn piede de la seminariejo. Ĉ.200-300 yuanoj por dulita ĉambro, 140-170 yuanoj por unulita aŭ dulita ĉambro por unu nokto.

 

    Ekskursoj:

    1) DE.-- duontaga ekskurso tra la urbo Tianjin

    2) NE.-- nokta boata ekskurso laŭ la rivero Haihe (Kosto: ¥150 yuanoj)

    3) AE.-- antaŭseminaria unutaga ekskurso en la nova distrikto Binhai: la aviadilŝipo “Kievo”, Mara mondo, Waitan-parko, ora strato kaj bazaro de eksterlandaj varoj (Kosto: ¥350 yuanoj).

    4) PE.— postseminaria dutaga ekskurso en Jixian-gubernio: la Antikva granda muro Huangyaguan, la antikva ligna templo Dule, ĝuado de la manĝado kaj loĝado en la kampara vilaĝo (Kosto: ¥350 yuanoj)

 

    Kiel atingi la seminariejon

    1. Trajne: en la fina aŭtobusa stacio ĉe Tianjin-a stacidomo oni povas preni la aŭtobuson N-ro 13 kaj elaŭtobusiĝi ĉe la haltejo “Tianjin Waiyu Xueyuan (Tianjin-a Fremdlingva Instituto)". La bileto kostas 2 RMB yuanojn. Per taksio oni devas pagi pli ol 10 RMB yuanojn de Tianjin-a stacidomo ĝis la seminariejo-Tianjin-a Fremdlingva Universitato.

    2. Aviadile A: de Pekina flughaveno al Tianjin oni povas preni la flughavenan aŭtobuson “Pekino-Tianjin” ĉe la elirejo N-ro 15 de la 2-a aerdomego kun la kosto 80 RMB yuanoj. Post atingo de Tianjin-a fina stacio “Tianhuan” ĝis la seminariejo “Tianjin-a Fremdlingva Universitato” oni povas preni taksion pagante pli ol 10 RMB yuanojn.

 

    Aviadile B: de Tianjin-a flughaveno al la seminariejo oni povas preni flughavenan aŭtobuson ĝis la fina stacio kun la bileto de 10 RMB yuanoj kaj poste de tie al la seminariejo “Tianjin-a Fremdlingva Universitato” preni taksion pagante 8-10 RMB yuanojn.

 

    Por pli detalaj informoj kontaktu LKK-on

 

    Kontaktu:

    LKK: Han Zuwu

    Telefono: 0086-13516153399

    Fakso: 0086-22-84511237

    Retpoŝto: hanzuwu@hotmail.com

 

    Han Daqiang

    Telefono: 0086-13902025740

    Retpoŝto: abcaba@sina.com

 

    Arko

    0086-13065155677 , arko.gong@qq.com

    Konto: Tianjin-a Bajinglu Branĉo de Ĉina Agrikultura Banko ( 中国农业银行天津八经路支行) ,Han Zuwu ( 韩祖武) 02-170500460180816

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688