中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Malkresko de membroj defias UEA
2011-05-05

    Laŭ la oficiala statistiko, aperinta en la aprila numero de la revuo Esperanto, la membraro de UEA grave malkreskis pasintjare. En 2010 estis entute 5288 individuaj membroj en 120 landoj, t. e. 425 membroj malpli ol en 2009. Kiel oni povis atendi, en la kongreslando Kubo la membraro kreskis plej multe (+111), sed tiun kreskon nuligis la malkresko en Pollando (-118), kiu gastigis UK en la antaŭa jaro. Rimarkindaj malkreskoj okazis ankaŭ en Rusio (-77), Francio (-64), Japanio (-36), Ĉeĥio (-34) kaj Germanio (-33). Francio plu estis la lando kun plej multe da individuaj membroj de UEA (547). Sur la dua loko same tradicie restis Germanio (506).

 

    Malkreskis ankaŭ la nombro de aligitaj membroj, kiuj estas tiuj membroj de la landaj asocioj, kiuj ne estas individuaj membroj de UEA. Ilia nombro estis 10527 (-2078). La plej drastaj faloj estis en Hungario (-1440) kaj Francio (-363). La tuta membraro de UEA en 2010, t. e. individuaj kaj aligitaj membroj sume, nombris 15815 (-2503).

 

    324 individuaj membroj estis malpli ol 30-jaraj. Sekve ili estis samtempe individuaj membroj de la junulara sekcio TEJO (-112). Krome 1734 el la aligitaj membroj estis malpli ol 30-jaraj (-171). Sekve TEJO havis entute 2058 membrojn (-283).

 

    La revuo Esperanto havis pasintjare 3508 pagitajn abonojn (-257) kaj la revuo de TEJO Kontakto 597 (-138).

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688