中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Trejnsemin​ario de TEJO kaj SEL maje de 2011 en Varsovio
2011-05-04

 

 

    Kadre de la SEL-Reaktivigo kampanjo, la Skolta Esperanto-Ligo kune kun TEJO organizas trejnseminarion por junaj aktivuloj kun la ĉefa temo: Konstruante surbaze de diverseco ---- kiel ricevi la plej bonon el interorganiza junulara kunlaboro?

 

    La seminario okazos en Varsovio, Pollando, inter la 24-a kaj la 30-a de majo de 2011. La programo enhavas interaktivajn laborsesiojn pri teknikoj kaj metodoj de moderna laboro de junaj asocioj, kaj pri efikaj manieroj organizi junularon uzante la temon de diverseco kaj egalrajteco en la internacia agado.

 

    Ni invitas junajn aktivulojn en la skolta movado kaj aktivulajn esperantistojn kiuj simpatias kun la skolta movado. La ĉefa kriterio estas klara intereso pri la temo de diverseco kaj egalrajteco en internacia kunlaboro kaj potenciala kontribuo al la programo.

 

(El esperanto-mexico.org)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688