中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Komenciĝis la studoj ĉe RITE
2011-05-04

 

 

    Ni informas vin ke post unujara konstruado en aprilo ni lanĉis la Retan Instruistan Trejnadon ĉe edukado.net (RITE) gvidatan de Katalin Kováts. La moderna reta kursaro pretiĝis kunlabore kun ILEI, Interlingvistika Fako de UAM en Poznan, Akademio Literatura de Esperanto, ESF kaj aliaj konataj fakuloj. RITE celas ebligi perfektiĝon pri instruado kaj edukiĝon pri kulturo kaj movadaj temoj ankaŭ al tiuj kolegoj, kiuj malfacile aŭ tute ne povas partopreni ĉeestajn kursojn aŭ renkontiĝojn. La kurso havas jam dekon da aliĝintoj el kiuj 5 kolegoj (el Belgio, Greklando, Nov-Kaledonio, Aŭstralio kaj Vjetnamio) komencis siajn studojn.

 

    La programo enhavas 100-lecionan kursaron kun studobjektoj: metodiko, gramatiko, literaturo, movadhistorio, frazeologio kaj liberaj studoj. La formado okazas rete. Ĉiu kandidato en sia propra ritmo elŝutas la lecionojn lineare progresante en la paralelaj temoj. Kondiĉo de antaŭeniro al la sekva leciono ene de unu temo estas trapaso de testo pri la studita materialo. Ene de metodiko al la 30-era teoria parto apartenas ankaŭ praktikaj taskoj kadre de kiuj la trejnado disvolviĝas laŭ la bezonoj de la kandidatoj sub individua gvidado kaj kun konsultiĝoj.

 

    La kurso ne estas senpaga, sed ekzistas diversaj manieroj por plifaciligi la partoprenon.

 

    Kondiĉo por studi ĉe RITE estas: minimuma B2-nivela lingvokono pri Esperanto kaj retaliro. La kandidatoj post registriĝo trapasas intervjuon antaŭ la komenco de la studoj, dum kiu ili ricevas helpon por ellabori personaligitan studprogramon.

 

    Pliajn informojn vi trovas en la retejo http://edukado.net/rite/ aŭ petu mesaĝe ĉe rite (ĉe) edukado.net.

 

(El edukado.net)

 Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688