中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Arbo-Esplora Pado ĉirkaŭ la lago Jues
2011-05-04


 

    La 7-an de majo de 2011 (sabate) okazos la inaŭguro de la Arbo-Esplora Pado ĉirkaŭ la lago Jues en Herzberg ---- la Esperanto-urbo. Tio estas projekto de BUND + Zukunftswerkstatt (Futurateliero) kun subteno de la Esperanto-Centro Herzberg. 53 arbospecoj ricevos nomŝildojn en la lingvoj germana, latina kaj Esperanto.

 

    Ĉu vi konas "Kratago Skarlata", "Piceo Omorika" aŭ "Ilekso Farges-a"?

 

    Ĉu vi scias deklami poemon rilate al arbo resp. arbaro en Esperanto?

 

    Informoj:

 

    10:00 renkontiĝo ĉe ICH,

 

    10:30 glaseto da ŝaŭmvino

 

    11:00 inaŭgura rondvojado

 

    13:00 ni manĝetos kune ĉe Döner Mutlu.

 

    Bonvenon! Kore salutas la ICH-estraro

 

    Peter Zilvar, Harald Mantz, Zsófia Kóródy

 

    ------

 

    Interkultura Centro Herzberg,

 

    DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio

 

    Tel. +49-5521-5983

 

    E-mail: esperanto-zentrum@web.de

 

(El www.eventoj.hu)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688