中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Eldoniĝis esperanta libro "Amo al la vivoj"
2011-05-03

 

 

    Marte de 2011 eldoniĝis libro "Amo al la vivoj", la dua Esperanta traduko de Miaohui. La libro havas 352 paĝojn kaj konsistas el du partoj. La unua parto de la libro estas la Esperanta traduko el la angla lingvo, dum la alia parto estas el la ĉina originalo. Krome la libro ankaŭ havas specialan diskon de Esperanta voĉlegaĵo farita de samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia. Do, la libro estas kaj legebla kaj aŭdebla por samideanoj esperantistaj. Krome, ĉar en la libro estas ĉina originalo, la libro ankaŭ konvenas al ordinaraj budhanoj, kiuj legas ĉine. La libro senpage distribuiĝas en Ĉinio, tamen pro la alta internacia poŝtkosto, mi preferas interŝanĝi Esperantaĵojn per ĝi kun samideanoj eksterlandaj. Bonvolu kontakti min je mia retadreso: miaohui@wo.com.cn, se vi volas havigi al vi la libron "Amo al la vivoj" kun disko. 

 

(Kontribuo de Miaohui)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688