中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Esperanto-France finance subtenos la KER-kandidatojn
2011-04-29

 

    Okaze de la interasocia kongreso, fine de aprilo 2011, en la urbo Sète, estis granda ĝojo konstati la nombron de ekzameniĝantoj ĉe la KER-ekzamenoj.

 

    Tiu sukceso ebligis al Francio atingi la unuan lokon en la ekzamenstatistiko pri kio ĉiuj francoj povas fieri.

 

    La landa asocio Esperanto-France taksas grava la KER-ekzamenojn, kion montras ankaŭ la fakto, ke tri kvaronoj de la estraro jam trapasis ĝin.

 

    Por ke la prezo de tiu ekzameno ne estu barilo kaj ĉiu povu pruvi sian lingvan nivelon, la asocio decidis finance subteni la trapasontajn kandidatojn.

 

    Ĉiu membro de la asocio, depende de sia aĝo, povos ricevi subvencion. La ekzameniĝantoj, kiuj aĝas malpli ol 30 jarojn rericevos du trionojn de la ekzamenkotizo, la aliaj ricevos unu trionon de la kostoj.

 

    Bv. ĉe la aliĝo indiki vian intencon ricevi subtenon, kies administran flankon ni nun klopodas aranĝi.

 

    La subvencio validos nur en la jaro 2011 kaj depende de la sukceso de tiu ĉi propono, eble ĝi estos daŭrigata.

 

    Do, ne prokrastu kaj trapasu la KER ekzamenojn!

 

    Dum la venontaj monatoj okazos pluraj eblecoj por trapasi la KER-ekzamenojn: ekzemple en la Kastelo de Grezijono la 6/7-an de majo, dum la venonta UK en Kopenhago, dum Somera Esperanto-Semajno en Slovakio kaj en Torino dum la Itala Kongreso.

 

    Interesiĝantoj kontaktu Katalin Kováts je adreso katalin(ĉe)ikso.net.

 

    Axel Rousseau, prezidanto de Esperanto-France

 

(El edukado.net)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688