中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Nova raportisto por la Leĝoprojekto de Esperanto
2011-04-11

    Karaj,

 

    Antaŭhieraŭ nomumiĝis (en la Komisiono pri Edukado kaj Kulturo de la Deputita Ĉambro de la Brazila Parlamento) nova raportisto por la leĝoprojekto, kiu ebligos la instruadon de Esperanto en mezlernejoj, kies komunumoj tion petos.

 

    Oni povas legi iomete pri ĝi ĉe: http://www.esperantoland.de/eo/kategorio.php?lingvo=eo&ekde=0&rubriko=Esperanto+en+Ameriko#nov1001.

 

    Tiu leĝo, jam aprobita en la Brazila Senato, estis redaktita de sen. Cristovam Buarque, iama ministro pri Edukado kaj unu el la plej gravaj fakuloj pri edukado en la lando. Lia nomo estis per subskriboj subtenata de la tuta Senato kiel brazila kandidato por Ĝenerala Direktoro de Unesko en 2009, sed lia nekonformiĝo igis lin ne plu ligita al la registaro antaŭ kelkaj jaroj kaj eksprezidanto Lula tial ne subtenis lin.

 

    Pro lia tutlanda figuro, la leĝoprojekto jam altiris atenton de la gazetaro. Ofte kun moka tono, meze de aliaj "ekzotikaj" projektoj por edukado. Sed eĉ tiuj malfavoraj okazoj ebligis al la esperantistoj amase reagi.

 

    Nova okazo montriĝas. La Brazila Deputitaro devas aprobi la leĝoprojekton por ke ĝi prezentiĝu al sankcio de prezidentino Dilma Rousseff. La antaŭa raportisto de la leĝo antaŭ la deputita Komisiono pri Edukado kaj Kulturo (CEC), Andreia Zito, faris teknikan rimarkon pri vortumo sed aprobis kaj subtenis la aprobon de la projekto.

 

    Antaŭ ol la leĝoprojekto eniris la tagordon en la semajnaj komisionkunsidoj, nova deputitaro elektiĝis en la fino de 2010 kaj estis rearanĝo en la komisionoj. Al tiu CEC ŝi ne plu apartenas kaj necesis indiki novan raportiston.

 

    La nova raportisto estas deputito Joao Bittar Junior (DEM-MG), de la Partio "Demokratoj", el la subŝtato Minas Gerais: http://www.camara.gov.br/internet/Deputado/dep_Detalhe.asp?id=531198.

 

    Lian vivresumon oni povas legi (portugale): http://americo.usal.es/oir/elites/curriculums/Brasil/2007-2011/Joao_Bittar_Junior.pdf.

 

    Koncize: li estas entreprenisto el la regiono de Uberlandia (MG), havas socialistan agadon en Neregistaraj Organizoj kaj jam prelegis pri "neregistaraj movadoj kaj krimprevento". Li estas aktiva en filantropiaj aktivaĵoj.

 

    Bv. kontakti lin por montri ke Esperanto funkcias! Lia retadreso: dep.joaobittar ĈE camara.gov.br.

 

    Subtenanta raportisto estas la unua ŝtupo por la aprobiĝo en la Komisiono.

 

    Nuntempe prezidas la Komisionon deputitino Fátima Bezerra, pedagogo, el la Laborista Partio (PT) de subŝtato Nordariogrando (RN) http://www.camara.gov.br/Internet/deputado/Dep_Detalhe.asp?id=522825 kun retadreso: dep.fatimabezerra ĈE camara.gov.br.

 

    Ankaŭ ŝi estos grava por la entagordigo de la projekto.

 

    Ceteraj membroj de la Komisiono, kiuj dezirinde povus ricevi petojn (almenaŭ de brazilanoj) de subteno al la projekto estas troveblaj ĉe: http://www2.camara.gov.br/atividade-legislativa/comissoes/comissoes-permanentes/cec/membros.

 

    Amike refoje dankas.

 

     (James Rezende Piton, UEA-Ĉefdelegito por Brazilo)

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688