中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Junularo aktivas en Hanojo, urbo de la UK por 2012
2011-04-06

    Nuntempe mi troviĝas en Hanojo, Vjetnamujo, post mia 4-jara instruado en Kantono, Ĉinio.

 

    Ekde la komenco mi ege surpriziĝis pro la alta nivelo de Esperanto ĉi tie. Multaj homoj entuziasme lernas nian lingvon, kaj ankoraŭ estas multaj kandidatoj por lerni ĝin.

 

    Momente mi instruas Esperanton al du grupoj de universitataj gestudentoj, al alia grupo kiu konsistas el instruistinoj de infanĝardeno, kie okazos la Infana Kongreseto, al du grupoj de miksitaj aĝoj, kaj tuj mi komencos instrui Esperanton al tria grupo de universitataj gelernantoj.

 

    Kion mi vidis ĉi tie estas ke homoj ne nur ŝatas lerni la lingvon, sed, diference de aliaj lokoj, ili havas Esperanton en la koro, ekde la komenco. Ne oni bezonas konvinki ilin. Ili entuziasme, kaj tre rapide lernas kaj volas tuj esti parto de la movado, helpi ĝin, kaj kunlabori kiel volontuloj en la organizado de la UK kiu okazos en Hanojo en la jaro 2012.

 

    Kaj, ankaŭ diference de aliaj mondopartoj, ili ŝatas paroli Esperanton. Ili tute ne emas krokodili. Ĉiuj volas tuj komenci uzi la lingvon. Tio multe plifaciligas mian laboron kaj kortuŝas min. Kompreneble por mi tio estas granda plezuro. Ĝenerale kiam mi instruas Esperanton la gelernantoj diras al mi, ofte: "bonvolu iri malrapide". Sed ĉi tie okazas io aliel, ili diras: "rapide, rapide, ni devas fini la libron tuj". Granda plezuro estas instrui en ĉi tiuj kondiĉoj.

 

    Kaj interesa fenomeno estas ankaŭ ke vjetnamoj detruas pedagogiajn teoriojn, kiuj diras ke post 50-jaraĝaj homoj ege malfacile lernas novan lingvon. Unu el la grupoj kiuj lernas kun mi konsistas el maljunuloj, inter 65 kaj 93 jaraĝaj. Kiom ĝentilas ili estas, kiel entuzasmaj, kiel diligentaj. Jam ĉiuj, post mallonga tempo, paroletas en Esperanto. Kompreneble, mi ne devas tion kaŝi, ili havas altan kulturan kaj profesian nivelon (armea kuracisto, kolonelo; universitataj profesoroj; inĝenieroj, ktp). Certe ili estos granda helpo en la organizado de la UK.

 

    Kaj, kion diri pri la vjetnama junularo? Mirinda. Ili ne estas la estonteco de la movado, sed jam realaĵo. De ĉiuj miaj junaj gelernantoj mi mem lernas multe. Ili rapidege lernas. Ĉiuj estas talentaj. Ĉiuj havas Esperanton en la koro. Laborante kun ili mi kore plijuniĝas. Kelkaj el ili jam multege laboris ĉi tie en la organizado de naciaj kaj internaciaj E-aranĝoj, kiel IJK, Tutazia Kongreso, Komuna Seminario. Ilia helpo estos ege valora por la UK. En tio multe helpis Flama Floro kaj Belinda--(Nguyen Hoang Yen) prezidantino de la Vjetnama Esperanto-junularo ), entuziasmaj kaj kapablaj knabinoj.

 

    Speciale mi volus mencii Raquel. Meze de januaro, okaze de la lerneja vintra feriado ŝi decidis partopreni rapidkurson en Ĉinio, en la urbo Kantono, sub la gvido de la usona profesoro Dennis Keefe. La rezulto estis mirinda, ne kredebla. La kurso daŭris unu monaton. ( po ok horoj tage). En tiu tempo Raquel (ŝi havas hispanan nomon, ĉar ŝi estas studentino de hispana lingvo, kiun ŝi perfekte parolas, en la Universitato de Hanojo) akiris tre altan nivelon en la kono de Esperanto. Fakte kiam mi konatiĝis kun ŝi ĉiam ŝi parolis kun mi en la hispana lingvo, sed nun, kiam ni renkontiĝas, al ŝia buŝo venas nur esperantaj frazoj.

 

    Baldaŭ ŝi komencos instrui Esperanton, kaj multege helpas en la organizado de la kursoj de Esperanto.

 

(Kontribuo de Augusto Casquero)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 
De maldekstre: Trang, Animo, Flama Floro, Raquel kaj Majo.
 

Unu el la grupoj de univesitataj gestudentoj. 
 

Augusto kaj Raquel  
 

Augusto kun vjetnamaj esperantistoj 
 

E-reklamo 
 
 
E-reklamo
 

Esperantistoj en Hanojo-Nguen Xuan Thu-- la unua maldekstre staranta 
 

Augusto kun vjetnamaj gelernantoj 
 

Augusto kun vjetnamaj gelernantoj 
 
 
Esperantistoj en Hanojo

 

 




(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688