中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Vjetnama esperantistino Ng Qyunh kaj ŝia patrino vizitis Pekinon
2011-04-02


Sinjoro Ye Nianxian kaj vjetnama esperantistino Ng Qyunh  
 

 S-ino Ng Qyunh en la hejmo de sinjoro Ye Nianxian 

 

    La 29-an de marto, vjetnama esperantistino Ng Qyunh kaj ŝia patrino atingis Pekinon por ĝui kelktagan viziton al la urbo. Antaŭe ili vizitis Xi'an, ĉefurbon de Shaanxi-provinco en meza Ĉinio.

 

    Samtage, ili vizitis Beihai-parkon de Pekino, unu el la plej bone konservataj imperiestraj ĝardenoj en Ĉinio, akompanate de sinjoro Ye Nianxian, ĝenerala sekretario de la Pekina Esperanto-Asocio.

 

    Vespere, samideanoj de la Pekina Esperanto-Asocio regalis ilin per tradiciaj ĉinaj manĝaĵoj en domo de sinjoro Ye Nianxian.

 

Redaktoro: Li Jianhua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688