中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Kunsido en Fulda
2011-04-02

    Kunlaborantoj de la Interkultura Centro Herzberg kunsidis en marto en Fulda kun reprezentantoj de la Germana Esperanta Fervojista Asocio (GEFA) por priparoli la organizadon de la 64-a kongreso de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) en Herzberg en majo de 2012.

 

    La delegacio el Herzberg prezentis la jam faritajn laborojn de LKK kaj interkonsentis pri estontaj paŝoj. Post la kunsido restis iom da tempo por vizito al la urbo kaj al la granda Esperanto-kongresa centro.

 

    Sube estas kelkaj fotoj pri la Esperanto-hotelo, Esperanto-strato kaj placo.

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Vojmontrilo de la stacidomo al la kongresa hotelo Esperanto
 
 
La hotelo Esperanto bone reklamas la nomon de nia lingvo, sed nek uzas la lingvon nek rilatas al la Esperanto-movado.
 
 
Peter Zilvar kaj la delegacio el Herzberg faras ĉirkaŭrigardon en la granda hotelo.
 
 
Esperanto-parkejo apud la kongresa hotelo
 

La aŭto-parkdomo tuj apud la kongresejo havas la nomon "Esperanto" 
 

Ŝildo ĉe la Esperanto-placo 
 

Ŝildo ĉe la Esperanto-strato 
 

Kunveno en restoracio tuj apud la Esperanto-hotelo: fervojista mondkongreso estas planata en la kunlaboro de GEFA kaj ICH. Ĝi ne okazos en Fulda -- sed en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo en majo 2012! 
 

Zsofia Korody kaj Peter Zilvar, reprezentantoj de la Interkultura Centro Herzberg kun aliaj LKK-anoj planas la IFEF-kongreson okazontan en majo 2012 en Herzberg am Harz. 
 

Zsofia prezentas la jam faritajn laborojn kaj la estontan kongresan urbon. 
 

Promeno en la urbocentro: la malnova urbodomo 
 

 La katedralo, unu el la imponaj vidindaĵoj de Fulda 
 

Bela panoramo kun historiaj konstruaĵoj kaj monumentoj 
 

 Reveno al la Esperanto-strato kaj Esperanto-hotelo 
 
 
Adiaŭo de Fulda ĉe la Esperanto-placo

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688