中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Kafejo de Esperanto en Parizo
2011-04-02

    Merkredon la 13-an de aprilo okazos aktivado en Kafejo de Esperanto en Parizo kun partopreno de la kantisto Jacques Yvart, kiu kantos kanzonojn de Georges Brassens, kaj kun muzika akompano de Famo per akordiono.

 

    Ĉe la kafejo "Monelo"

 

    La adreso estas jene:

 

    30 rue Villiers de l'Isle Adam, Parizo la 20-a arondismento

 

    Metrostacio Gambetta (elirejo ĉe "rue Orfila")

 

    Ĉe Facebook.

 

    Ĉiam bonvena estas vizito de provincanoj kaj eksterlandanoj, ankaŭ de simpatiantoj, kia ajn estas ilia grado de sperteco en la lingvo.

 

    Pli ol 45 personoj partoprenis en la kafejo de la 16-a de marto, inter ili juna usonanino kaj juna hungarino kaj fotisto, kiu faras laboron pri Esperanto.

 

    Ekzistas konkurenco!

 

    En Novjorko: Esperanto Cafe

 

    En Bruselo (BE): Café Esperanto Bxl (Facebook)

 

    En Bjalistoko (PL): Esperanto Cafe.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688