中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Nova projekto de E@I batalos informan superŝarĝon
2011-04-02

    Antaŭ ok jaroj la teamanoj de E@I lanĉis la furoran retejon lernu.net, per kiu eblas rapide kaj facile lerni Esperanton en dudeko da lingvoj. De tiam la aktivado de la teamo vastiĝis al instruado de pliaj lingvoj pere de interreto, kaj E@I sukcesis ricevi EU-subvenciojn por siaj projektoj. La multlingviĝo de E@I konsciigis la aktivulojn pri la problemo de "informa superŝarĝo", ĉiam pli aktuala en la reta epoko.

 

    Por faciligi la sorton de esperantistoj kaj aliaj lingvemuloj, kiuj volas enkapigi al si novajn lingvojn aŭ lingverojn, la teamo nun lanĉas novan projekton, kiu utiligas la sistemon de la ĉeĥa pedagogo kaj filozofo Jára Cimrman por liberigi lokon en la memoro por esencaĵoj.

 

    Detalojn pri la nova projekto vi povas legi en la blogo de E@I http://blogo.ikso.net/2011/04/nova-projekto-de-ei-batalos-informan-supersxargxon/ aŭ ankaŭ en Libera Folio: http://www.liberafolio.org .

 

(el http://www.europo.eu/eo)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688