中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Hispana Kongreso de Esperanto en San Lorenzo de El Escorial
2011-04-01

 

    La 70-a Hispana Kongreso de Esperanto okazos en San Lorenzo de El Escorial (Madrido) inter la 28-a de junio kaj la 2-a de julio de 2011. La aktivaĵoj de la Kongreso disvolviĝos en la Kulturdomo de San Lorenzo, situanta en la Unua Domo de Metioj, historia konstruaĵo projektita de Juan de Herrera samstile kiel Monaĥejo.

 

    Ĉi-jare oni volas doni al ĉiuj partoprenontoj la eblon ricevi atestilon pri Esperanto laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro, organizata de la Universala Esperanto-Asocio kaj la Ŝtata Lingvoekzamena Centro de Budapeŝto. Por ricevi plian informon konsultu sekvan paĝon: http://edukado.net/ekzamenoj/ker.

 

(el http://www.esperanto.es)

Redaktoro: Wang Lihua

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688