中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Intervjuo de Ĉina Radio Internacia al reprezentantoj kaj ĉefkunlaborantoj de Esperanto-urbo
2011-03-30

    La redakcio de Ĉina Radio Internacia pretigis intervjuon kun Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, reprezentantoj kaj ĉefkunlaborantoj de la Interkultura Centro Herzberg pri la Esperanto-agadoj en Herzberg am Harz -- la Esperanto-urbo, pri la multaj atingoj, pri la ĉeesto de la internacia lingvo en la vivo de la urbo, pri la ĝemelurbaj kontaktoj kun Góra (PL) per Esperanto, pri planoj kaj projektoj. La intervjuo estas aŭskultebla ĉe " http://esperanto.cri.cn/bbs.htm" sub la rubriko " Intervjuoj". Jen la anonco kun bildoj.

 

    Ekde kelkaj jaroj la turisma urbeto Herzberg de Germanujo, kiu situas iom norde de la geografia centro de Germanujo, nomas sin "Esperanto-urbo" por reklami sin internacie. Post aplikado de la nomo "Esperanto-urbo" evidentas iuj ŝanĝiĝoj en la urbeto. La urbeto diversmaniere subtenas la tiean disvastigon de la internacia lingvo Esperanto kaj eĉ la urbestro lernas la lingvon kaj partoprenas en aktivadoj de Esperantujo. Helpe de la internacia lingvo Esperanto, la urbeto Herzberg havas ĝemelajn rilatojn kun pollanda urbo Gora. Antaŭ nelonge, lokaj geesperantistoj Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy akceptis intervjuon de Ĉina Radio Inernacia kaj tiurilate faris konigon.

 

(el Esperanto-urbo kaj Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 
 
 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688