中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Instruvojaĝo de hungarino tra Sud-Ameriko
2011-03-30

    Pro familiaj kialoj mi iom hezitis raporti ĝis nun pri la instru-vojaĝo de mia filino Petra Smidéliusz, ĵuse diplomita instruistino pri la hispana kaj angla lingvoj, sed mi tamen faru.

 


Petra Smidéliusz 

 

    Petra antaŭ unu semajno ekvojaĝis por 4 monatoj al Sud-Ameriko. Vizitante Esperanto-klubojn en kvar landoj ŝi faros prelegojn pri Hungario kaj la tiea movado, pri www.edukado.netkaj la KER-ekzamenoj, gvidas kursojn por diversaj niveloj: ekde tutkomencanta ĝis progresanta. La itinero: Brazilio, San-Paŭlo kaj ties ĉirkaŭaĵo, Argentino, Ĉilio kaj poste denove Brazilio. Reveninte al la startlando Petra gvidos ekzamenan preparkurson en Braziljo, kie kelkdekoj da esperantistoj planas trapasi la KER-ekzamenon komence de julio. Post kelksemajna volontulado en Bona Espero ŝi finos sian vojaĝon en San-Paŭlo partoprenante la tutamerikan kongreson kaj helpante en la tiea ekzamenado. Pri la kursoj kaj prelegoj abunde kaj kontente raportas (N-ro 33 2011/3/22.kaj N-ro 343 2011/3/29) la ĝis nun vizititaj kluboj. Se vi deziras sekvi ŝian vojaĝon, vi povas legi ŝian blogon.- www.petrasurvoje.blogspot.com Pri la metodikaj spertoj kaj reagoj de la publiko kaj lernantaro ni esperas legi en la Forumo.

 

    Mi fiere dankas al Petra, ke dum sia esplorvojaĝo tiom da tempo ŝi dediĉas por esperantumado kaj instruado kaj ni scivole atendas la rezultojn de ŝia semado. Dankon kaj gratulojn ankaŭ al la kluboj kaj respondeculoj, kiuj tiom modele pretigis la akcepton kaj provas maksimume utiligi la viziton de eksterlanda instruisto.

 

( El Edukado.net, Katalin Kováts, redaktoro)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688