中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉina Esperanto-Ligo festos sian 60-an jubileon
2011-03-29

 

    La 18-an en Pekino la Ĉina Esperanto-Ligo okazigis kunvenon de konstanta komitato. 28 gvidantoj kaj konstantaj komitatanoj ĉeestis la kuvenon. Guo Xiaoyong, vicprezidanto de Ĉina Fremdlingva Eldona Grupo kaj tiu de ĈEL, Shi Qiuqiu, direktoro de la Pekina Federacio pri Socisciencaj Rondoj kaj vicprezidanto de ĈEL, Yu Tao, vicprezidanto de ĈEL ĉeestis la kunvenon, ankaŭ venis Tan Xiuzhu, direktoro de la kontrola asocio de ĈEL, kaj Zou Guoxiang, Hou Zhiping, Nan Youli, membroj de la kontrola asocio de ĈEL.

 

    La kunveno adoptis, ke Chen Shi, direktorino de El Popola Ĉinio elektiĝis kiel vicprezidantino de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj Wang Fang, direktorino de Esperanta sekcio de la Ĉina Radio Internacia, aldoniĝis al la konstantaj komitatanoj. Dum la kunveno Wang Xifu, vicdirektoro de EPĈ parolis pri la plano de la festo de la 60-a jubileo de ĈEL. ĈEL intencas festi sian 60-an jubileon, laŭ la plano la ceremonio okazos en la 20-a maje de 2011. Por festi la jubileon ili invitos ankaŭ honorajn gastojn el e-organizoj eksterlandaj. Nun jam komenciĝis la preparado.

 

    En la kunveno la direktoro de la oficejo de ĈEL Wang Ruixiang faris laborraporton de la ligo en 2010 kaj konigis al komitatanoj novan planon de la ligo. En 2011 ĈEL planas ankaŭ funkciigi sub si instruan asocion por antaŭenpuŝi la laboron en E-instruado, kaj nun jam finiĝis la baza laboro de la asocio.

 

Redaktoro: Chen Ji





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688