中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Karnavalo en Herzberg/Pöhlde en 2011
2011-03-23

    Karnavalo, bunta, vigla procesio tra la vilaĝo Pöhlde (parto de Herzberg) havas longan tradicion. La preparado de maskoj ĉiujare novaj kostumoj donas multe da laboro al la lokuloj, sed la marŝado, muziko, dancado bonege vigligas ĉiujn kaj helpas forpeli la vintron.

 

    La 21-an de marto komenciĝis la nova sezono, printempo. La Esperanto-klubanoj de la Interkultura Centro Herzberg ankaŭ ĉi-jare partoprenis en la festo kaj per siaj verdaj ombreloj helpis timigi la nubojn, pluvon, estis bela, suna tago!

 

    Sube estas kelkaj fotoj pri la interesa evento.

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Preparado al la festo
 


Esperanto-salutŝildo en Pöhlde 

 


Marŝado de la muzikistoj 

 


Tradicie vestitaj dancistoj 

 


Memkreitaj maskoj kaj kostumoj 

 


Dudeko da ĉaroj, centoj da homoj prezentas scenojn. 

 


Niajn verdajn Esperanto-ombrelojn ĉiuj vidis kaj rimarkis. 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688