中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Viva koncerto kun prezento de nova KD-albumo
2011-03-23

    Viva koncerto kun prezento de nova KD-albumo "Revado" de Rêverie - dum IJF-2011

 

    Kun granda plezuro mi komunikas al vi, ke sabate, la 23-an de aprilo en 2011, enkadre de la kultura programo de la Internacia Junulara Festivalo (IJF-2011), okazos koncerto de la itala profesia muzikgrupo, dum kiu estos prezentata la unuan fojon la nova disko "Revado"!

 

    "Revado", nun finpretigata, estos duobla KD. Ĝin konsistigos du KD-oj: unu tute en Esperanto, la alia en la itala. Ili entenos po 9 kantojn, kaj daŭros proksimume po 1 horon. Do entute temos pri 1+1 horoj kaj 9+9 kantoj de tre bona (fidu min!) muziko.

 

    La tekstojn en Esperanto verkis mi; iliajn versiojn (ritmajn tradukojn) en la itala verkis la itala esperantisto kaj amiko Pier Luigi Cinquantini.

 

    La itala profesia ne-esperantista muzikgrupo Rêverie estis fondita en 1996 de la milana muzikverkisto kaj gitaristo Valerio Vado. La projekto celas realigi modernan muzikon, ĉerpante inspiron el la radikoj de la muzik-tradicioj itala (renesanca kaj baroka), eŭropa kaj mediteranea, kaj prilaborante ĉi tiujn elementojn per nuntempa sentokapablo. Kunfandiĝas, do, tradiciaj kaj elektronikaj sonorecoj, atingante ian sonmanieron difineblan kiel "progresiv-folkan". Krome, Rêverie arte eksperimentadas uzante plurajn lingvojn por siaj kantoj.

 

    IJF estas porjunula Esperanto-aranĝo organizata de la Itala Esperantista Junularo (IEJ) ĉiujare en alia itala urbo. Ĝi kutimas okazi dum la paskaj lernejaj ferioj. La unua IJF okazis en 1977. La aranĝo havas plej ofte ĉirkaŭ 100 partoprenantojn. La ĉi-jara festivalo okazos en Pornassio, montara urbeto en la provinco de Imperio, en Ligurio.

 

    Por pli da informoj pri Rêverie vizitu la retpaĝon: "Mi kaj la muzikgrupo Rêverie" ĉe la adreso: http://www.ipernity.com/doc/28233/album/77682

 

    Muzikfilmeto de pli frua E-kanto: http://www.arcoiris.tv/modules.php?name=Flash&d_op=getit&id=5604

 

Andrea Fontana

fontanaandrea@fastwebnet.it

(el Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688