中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Manŭel,kantisto el Udine en Italio ĵus eldonis «duonvoĉe… tutkore» sian unuan KD-albumon en Esperanto
2011-03-22
 
Manŭel


 

    Manŭel, eksa elektroteknika inĝeniero kaj de nelonge emerito, pasiiĝis jam de antaŭloge pri Esperanto kaj muziko, kaj kvankam li modeste diras, ke li ne estas profesia, li mirigas ĉi tie per lia muzika, lirika kaj teknika kvalito de tiu ĉi nova albumo tute en Esperanto kiu maturiĝis de multaj jaroj!

 

    Manŭel memlernis muzikon kaj gitarludadon kaj ne mankis al li okazoj por kanti kaj ludi basgitaron en amatoraj muzikgrupoj dum liaj junaj jaroj. Li eĉ verkis dudekon da kantoj en la friula, sia gepatra lingvo, kaj li kantis kaj publikigis ilin por subteni tiun lingvon de la nordoriento de Italio, lia denaska regiono.

 

    Lia ŝato por la lingvoj alportis lin al Esperanto pere de kontakto kun Esperanto-grupoj kiel Nova Espero en Friulujo kaj la Itala Esperanto-Federacio en kiuj li ageme aktivis ĝis kiam lia inĝeniera laboro kaj malfeliĉa operacio de la voĉkordoj devigis lin forlasi kaj esperantan kaj muzikan aktivecon.

 

    Tiam pasintjare, kiam li emeritiĝis, li revenis, kaj al Esperanto, ektradukis, adaptis poemojn, kantojn, kaj al la gitaro kaj kantado malgraŭ la kontraŭindikoj de la kuracistoj.

 

    La rezulto estas tiu ĉi albumo kiu konsistas el famaj muzikaĵoj, sed kantitaj pere de voĉo bone regata kun aranĝoj je alteco de la defio, kaj ĉefe en bone tradukita kaj adaptita Esperanto el originalaj kantotekstoj.

 

    Manŭel esperas ke tiu iniciato donos al la publiko emon plu lerni kaj utiligi Esperanton, kaj la ŝatantoj de karaokeo trovos ĉiujn instrumentajn versiojn de la kantoj en la KD por ekzerciĝi ankaŭ helpe de la tekstolibreto.

 

    Notindas, ke la profitoj de la vendoj de tiu ĉi albumo estos fordonacitaj al 'Evidente', Senprofitcela Organizo kiu kuracas senpage blindulojn, laŭ la ekzemplo de Zamenhof, kaj kiu en Kinŝaso, ĉefurbo de la Demokratia Respubliko de Kongo, estras lernejon por infanoj blindaj kaj sen rimedoj pere de la subteno de esperantistoj.

 

    Manŭel transdonas siajn dankojn al d-ro Nicola Minnaia kaj Rikardo Cash por iliaj klerigaj kontribuoj por la reviziado de la tekstoj.

 

    La albumo estas distribuata de Vinilkosmo kaj disponeblas en sia diskoservo alklakante ĉi tie :

 

    http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd104&lng=e

 

    Koncerto-datoj de Manŭel kie vi povos spekti kaj renkonti la artiston :

 

    -21a de marto : posttagmeze, en Udine - Italujo - dum renkontiĝo organizota de UNESCO, pri poezio kaj lingvoj.

 

    -25a de marto: vespere, en Trieste - Italujo - por la Triesta Esperanto-Grupo kaj la lernantoj de la lingvokursoj.

 

    -26a de marto: vespere, en Opatija ( Abbazia ) - Kroatujo - Hotelo Kristal, dum " Saluto al Printempo " por e-istaj feriantoj.

 

    -24 aprilo: vespere, en Varazze - Italujo - dum JEF ( Junulara Esperanto Festivalo).

 

    -1a / 7a de majo: en Nowy Sacz - Pollando - dum Tutpollanda Esperanto Kongreso.

 

    -14a de majo: en Bjelovar Kroatujo - dum Kroata Eesperanto Kongreso.

 

    -12a / 22a de junio: en Mielno - Pollando - dum Ĉebalta Eesperantista Printempo.

 

    -25a / 29a junio: en Wagrowiec - Pollando - dum Grandpola Esperantista Renkontiĝo.

 

    -20a / 30a julio: en Greziljono - Francujo - 2 koncertoj kaj kunlaboro laŭ la plano de la Greziljona Organizo

 

    ( Kontribuo de'' Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod'')

 

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688