中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉiuj japanaj esperantistoj travivis la katastrofon
2011-03-22

    Japana Esperanto-Instituto nun sukcesis kontakti ĉiujn 67 esperantistojn en la katastrof-trafita regiono, krom unu. Laŭ JEI estas indikoj, ke ankaŭ tiu persono troviĝas en sekureco. Inter la esperantistoj tamen estas multaj, al kiuj mankas provizoj, aŭ kies domo estis difektita de la tertremo.

 


Letero de JEI 

 

    Laŭ informo dissendita de Japana Esperanto-Instituto lunde, la 21-an de marto, oficistoj kaj volontuloj de JEI nun sukcesis kontakti 66 el la 67 esperantistoj, kiuj loĝas en la regiono trafita de granda tertremo kaj cunamo.

 

    - Neniu havas gravan korpan vundon aŭ doman damaĝon. Unu sinjoro restas ankoraŭ nekontaktebla, dum cirkonstancoj supozigas lian sekurecon. Estas tamen multaj, kiuj havas malfacilan vivon pro manko de akvo aŭ aliaj provizoj, aŭ kies domo havas partan damaĝon, skribas JEI en sia komuniko.

 

    JEI dankas la multajn individuajn esperantistojn kaj organizaĵojn, kiuj sendis mesaĝojn de kuraĝigo kaj kondolenco. Aktualaj informoj nun troveblas en la retejo de JEI.

 

    La japana esperantisto Hori Yasuo, kiu dum la lastaj dek tagoj regule raportis pri la situacio en Japanio, en sia plej freŝa mesaĝo rakontas, ke la 21-a de marto estas tradicia tago dum kiu japanoj vizitas siajn familiajn tombojn.

 

    - Tamen estas pluve kaj oni timas radioaktivecon en la pluvo, tial malmultaj homoj iros al la tombejo. En televido aperis bildo en la damaĝita urbo, en kiu homoj preĝas antaŭ la tombo, raportante pri la situacio de siaj familianoj, li skribas en sia mesaĝo.

 

    Li ankaŭ citas mesaĝon de esperantistino el la trafita urbo Sendai:

 

    ''En mia kvartalo plejparto de la loĝantoj estas maljunuloj, kiuj havas malsanon, doloron ĉe la genuoj aŭ ĉe la kokso. Por aĉetado ni devas viciĝi longan tempon. Ni devas kunporti botelojn da akvo hejmen de la loko, kie oni liveras ĝin. Ankaŭ mi estas maljuna, sed pli juna ol ili, tial mi nun fariĝis helpanto al ili.

 

    Nuntempe al ni mankas multaj aĵoj, precipe gaso, benzino kaj akvo. Tamen iom post iom ni kutimiĝis al mankoplena vivo. Dank' al tia vivo, mi ekkonstruis novan rilaton kun la najbaroj, helpante unuj la aliajn. Loĝantoj kore pli kuniĝis ol antaŭe por kunvivi. Ekzemple, mia najbaro donis al mi farunon, do nun mi bakas panon, poste redonos la duonon al ŝi.''

 

(El Libera Folio)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

1





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688