中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Sukceso en Germanio: ŝtate agnoskita Esperanto-klerigkurso
2011-03-22

    Granda sukceso por Asocio de la Germanaj E-Instruistoj kaj la Interkultura Centro Herzberg (ICH), klerigejo de GEA:

 

    Inter la 21-25-aj de marto de 2011 okazas "Esperanto-klerigferiado" en Herzberg -- la Esperanto-urbo. La kvardekhora kurso de la regiona popola altlernejo estas oficiala klerigoferto por plenkreskuloj.

 

    La Esperanto-kurso konsistos el 5×8 lernohoroj. Tion postulas la leĝo. Eble en la sesdekaj jaroj de la lasta jarcento sub gvido de rektoro Helmut Sonnabend (iama prezidanto de ILEI), okazis la lasta ŝtate agnoskita Esperanto-trejnseminario en Germanio.

 

    Normalkaze nur ampleksaj politikaj seminarioj, kursoj de la angla lingvo, specialaj komputilkursoj (ekz. por profesia librotenado) estas ofertataj laŭ "klerigferioleĝo". Do, por la faka programo detale ellaborita de Kóródy Zsófia kaj Peter Zilvar la regiona popola altlernejo petis permeson de la klerigministerio en Hannover (federacia lando Malsupra Saksio). Post iom da prokrasto la "klerigferiado" ricevis la ŝtatan agnoskon.

 

    Jen kelkaj trajtoj de tia agnoskita seminario, kurso:

 

    -- dungitoj havas la rajton unufoje en la jaro peti unusemajnan "klerigferiadon" por agnoskitaj seminarioj kaj ĉe agnoskitaj institucioj. Ili devas peti la specialan laborforpermeson sufiĉe frue;

 

    -- la labordonanto devas pagi la normalan salajron;

 

    -- tiu klerigperiodo ne forprenas la regulajn feriotagojn;

 

    -- la labordonanto devas aldoni la partoprenatestilon al la personaj aktoj de la laboristo;

 

    -- tia intensa lingva kurso servas ankaŭ kiel pruvilo pri baza kono de fremdlingvo;

 

    -- pro tio, ke ĝi estas oficiala ŝtata kurso, oni rajtas peti redukton de imposto pro la kostoj de veturo, tranoktado, manĝoj, partoprenkotizo, ktp.

 

    La unika "Esperanto-klerigado" okazos sub gvidado de Kóródy Zsófia venontsemajne. La direktoro de la popola altlernejo (KVHS Osterode), sinjoro Rüdiger Brakel malfermos la oficialan Esperanto-sesion.

 

    (Zsofia Korody)

 

(el Ret-Info)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688