中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Osmo Buller ne revenos en marto
2011-03-18

    Laŭ informoj el Roterdamo, Osmo Buller plej kredeble ne povos reveni al la Centra Oficejo en marto, kiel pli frue ŝajnis. Eĉ ne certas, ĉu li povos ĉeesti la sekvan estrarkunsidon, okazontan meze de aprilo.

 

    La ĝenerala direktoro de Universala Esperanto-Asocio, Osmo Buller, estis enhospitaligita vendredon, la 11-an de februaro. Antaŭ tio jam de kelkaj tagoj li malbone fartis kaj ne povis labori plentempe. Laŭ la peto de Buller oni ne publikigas detalojn pri lia malsaniĝo.

 

    Komence oni antaŭvidis, ke li revenos al sia laboro iam en marto, sed laŭ freŝaj informoj, ricevitaj de Libera Folio el Roterdamo, lia sanstato ankoraŭ dum kelkaj semajnoj ne permesas eklaboron. Tial oni en la Centra Oficejo jam ne atendas, ke li eklaboros dum marto. Malklaras, ĉu li revenos antaŭ la estrarkunsido, okazonta en la mezo de aprilo.

 

    Kvankam la ĉefa oficisto de la asocio forestas jam pli ol monaton, ĝis nun en la retejo aŭ gazetaraj komunikoj de UEA aperis nenia informo pri la temo. Nur en la diskutejo de la komitato la estraro kurte informis pri la afero, komence de la foresto.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688