中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Du esperantistoj trovitaj, pliaj mankas en Japanio
2011-03-18

 

 

    La longe nekontaktebla esperantista paro en la katastrof-trafita regiono de Japanio fine donis vivsignon. Tamen ankoraŭ ne ĉiuj esperantistoj en la regiono estas kontaktitaj. Laŭ Japana Esperanto-Instituto, en la koncernaj gubernioj loĝas proksimume kvindek membroj de la asocio. Pri tri aŭ kvar el ili ankoraŭ mankas informoj, ĉiuj aliaj travivis la gigantan tertremon kaj la cunamon, rakontas Syozi Keiko de Japana Esperanto-Instituto. "Persone mi sentas, ke estas tempo por ŝanĝi kelkajn aferojn en nia socio, ekzemple de atoma energio al natura energio", ŝi skribas al Libera Folio.

 

    La japana esperantisto Hori Jasuo, kiu ekde la detrua tertremo ĉiutage raportas pri la situacio per retleteroj, nun konfirmas, ke la esperantista paro, kiun li longe ne povis atingi, nun donis vivosignon kaj fartas bone.

 

    - Jes. Mi tradukis lian mesaĝon en la raporto de la 16a. Ili estas paro, esperantistoj.

 

    Jen la koncerna tekstero el la freŝa raporto de Hori Jasuo:

 

    Hodiaŭ matene finfine mi ricevis retmesaĝon de s-ro Teduka, kiu loĝas en la urbo Tagaĵoo atakita de la cunamo. Li skribis jene: “Mi fartas bone. Mia domo ne estas difektita per la tertremo, sed diversaj servoj ankoraŭ ne funkcias. Mankas benzino, do mi decidis ne uzi aŭtomobilon. Ĝis hieraŭ mi vidis flamegojn kaj fumojn el la benzinrezervejo. Sur la stratoj ne foraj de mia hejmo estas tie kaj ĉi tie disĵetitaj multaj aŭtomobiloj kaj grandaj ŝarĝaŭtoj transportitaj per la cunamo”.

 

    Tio tamen ne signifas, ke jam ĉiuj esperantistoj estas kontaktitaj. Laŭ Syozi Keiko de Japana Esperanto-Instituto, la asocio havas proksimume kvindek membrojn en la trafitaj kvar gubernioj: Aomori-ken (ken = gubernio), Iwate-ken, Miyagi-ken kaj Fukushima-ken.

 

    - Inter la membroj nur pri 3 aŭ 4 membroj ni ne informiĝis. Pri aliaj rekte aŭ nerekte ni povis konfirmi iliajn vivsignojn.

 

    La vivo en Tokio, kie troviĝas la oficejo de JEI, iom post iom normaliĝas, sed daŭre restas multaj malfacilaĵoj, ŝi rakontas:

 

    - La 15-an de marto deĵoris en la oficejo de Japana Esperanto-Instituto, Tokio, la direktoro, du oficistinoj kaj volontulo. Tri el ili bezonis pli multe da tempo por veni al la oficejo, pro tio ke ili devis piedi kelkan distancon pro malfunkcio de publikaj trafikiloj. JEI prioritate kolektas informojn pri la membroj en la damaĝita regiono Touhoku. Reordigi librojn en la kvina etaĝo (parto de la biblioteko), kiuj falis sur plankon en la tertremo, estas alia urĝa tasko.

 

   Syozi Keiko mem ne havis problemojn atingi la oficejon.

 

    - Persone mi sentas, ke estas tempo por ŝanĝi kelkajn aferojn en nia socio, ekzemple de atoma energio al natura energio. Mi loĝas ne malproksime de JEI en Tokio, kaj vizitas la oficejon unu fojon semajne averaĝe. En la dua tago mi iris al JEI por iu kunsido senprobleme per metroo. Mia prioritato estas normaligi mian vivon kaj mi ĵus finis Esperanto-klason unuan post la tertremo.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688