中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Esperanto-kurso ekfunkciis en la Zaozhuang-a Universitato
2011-03-15

 
 
 
 
 

 

    Dank' al klopodo de esperantistoj de la Zaozhuang-a Universitato en Shandong-provinco, Ĉinio, Esperanto-kurso oficiale funkcias kiel nedeviga kurso por studentoj de la tuta universitato en la dua semestro de la 2010-2011-a studjaro.

 

    Post sukcesa ekzameno la studentoj povas gajni du poentojn per 36 studaj horoj. 89 studentoj el 12 fakultatoj de la universitato elektis Esperanto-kurson kaj s-ro Semio, delegito de UEA kaj komitatano de ĈEL, gvidas la Esperanto-kurson en la universitato.

 

   En la unua leciono de Esperanto de la universitato en la sepa de marto s-ro Semio (Sun Mingxiao) donis kaj konigis al la gestudentoj sciojn pri Esperanto kaj ĝia movado.

 

    La kurso multe interesis la studentojn. Jen kelkaj vortoj de iu studento al la Esperanto-instruisto:

 

    Brila estis la ĉi-vespera Esperanto-kurso, kiu multe inspiras al mi en Esperanto-lernado. Mi venas el la fakultato pri komputilaj sciencoj. Aŭdinte, ke via kurso estas interesa, mi venis sperti ĝin, kaj vere brilas la kurso. Mi decidis ĝin sekvi.

 

    Turismado estas mia hobio, kaj mi revas pri libereco, sed mia povra angla lingvo fakte ne povas min helpi eksterlande. Do, mi opinias, ke Esperanto povos helpi min en interkomunikado kun aliaj. Brava estas la Esperanto-kurso!

 

(Kontribuo de Sun Mingxiao el Shandong, Ĉinio)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688