中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Lernejoj, instruado
2011-03-15

    Regule okazas Esperanto-instruado en la lernejoj en Herzberg am Harz. En la gimnazio pluraj lernantoj jam memstare uzas la lingvon, trovas informojn per Esperanto.

 

    En la baza lernejo "Nicolai" la Esperanto-grupo ricevis novan klasĉambron, kie oni povas afiŝi desegnaĵojn, fotojn, bildojn. Volonte oni prezentas tie ekz., fotojn ricevitajn de la nova partnero, baza lernejo el Gdansk, Pollando. Dum la lernojaro oni ofte havas vizitantojn, tiel la lernantoj bone alkutimiĝas al konversaciado kun diversnaciaj staĝantoj, gastoj, kiuj akompanas la instruistojn Zsófia Kóródy kaj Otto Kern al la lernejoj. Bonvolu rigardi kelkajn fotojn sube.

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Wang Lihua


Desegnaĵoj de la Esperanto-grupo ornamas la koridoran tabulon. 
 

Otto Kern kaj Zsófia Kóródy dividas taskojn dum la instruhoro. 
 

Pretigo de dekoracio por la nova klasĉambro 
 
 
Ĉiuj aldonas ion, Zsófia instruas dum la manlaboro.
 
 
La knabinoj fiere montras sian verkon.
 

Komuna laboro, komuna ĝojo pri la nova dekoracio 
 

Aldoniĝis fotoj, bildoj ricevitaj de nia partnera grupo en Gdansk, Pollando. 
 


Teresa, staĝanto el Pollando, helpas solvi taskojn. 

 

Estas amuze lerni Esperanton! 
 
 
Ewa el Pollando rakontas pri Mazi.
 

Lumo, staĝanto el Koreio, interese rakontas pri la korea lingvo kaj kulturo en la gimnazio. 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688