中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La grandega Lingva Festivalo de Britio
2011-03-14

    La 11-an de marto malfermiĝis la Lingva Festivalo de Britio ĉe la Universitato de Sheffield. John Wells, la honorinvitito, prelegis por malfermi ĝin.

 

    La Lingva Festivalo eble vekos grandan intereson en Britio en la venontaj du, tri tagoj, ĉar ĝi estos grandega. 150 lingvoj estos prezentitaj en mallongaj kursetoj, kaj Esperanto instruiĝos ses-foje!

 

    Mi pensas, ke pro la fakto, ke Esperanto elstariĝos en ĉi tiu festivalo pli ol iu ajn alia lingvo, kaj pro la grandeco de ĝi, la evento iĝas signifopleno por la Esperanto-Movado. La vorto Esperanto vidiĝas 10-foje sur la hejmpaĝo de la Festivalo!

 

    Verŝajne jam ĉi matene la BBC intervjuis esperantiston pri la Lingva Festivalo por la tutlanda (laŭ mia scio, vidata de milionoj da homoj), programo nomata BBC Breakfast (BBC Matenmanĝo). Dua intervjuo estis nuligita pro la tertremo kaj cunamo de Japanio hodiaŭ. Aliaj gazetaraĵoj povas sekvi.

 

    La iniciatinto kaj organizanto de la Lingva Festivalo estis trejnita de mi lastjare dum la 2-a Ĉina Lingva Festivalo (110 lingvoj, 400 kursetoj). Li nomiĝas Max, kaj kvankam li ne estas esperantisto, li interesiĝas pri kiamaniere helpi al esperantistoj por organizi Lingvajn Festivalojn dum la Universalaj Kongresoj.

 

    Por vidi la horaron (timetable), kaj la ĝeneralan retejon de la Festivalo, iru al http://intlangfest.union.shef.ac.uk/index.html.

 

    (El mesaĝo de Dennis Keefe, aŭtoro de BEK-Kurso kaj iniciatinto de la Lingvaj Festivaloj LinguaFest, kiu vivas nun en Ĉinio (la 11-an de marto, 2011).

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688