中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Svislanda e-isto vizitis E-kurson en Baotou
2011-03-11

    La 10an de marto svislanda esperantisto Dieter Rooke, estrarano de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA) kaj redaktoro de Heroldo faris unutagan viziton al urbo Baotou, Interna Mongolio, akompanate de du tianjin-aj esperantistoj s-ro Han Zuwu kaj s-ino Liu Jun. Post tagmanĝo kune kun lokaj esperantistoj, ili venis al Tianjiabing-Supera Mezlernejo de Baotou kaj parolis kun gelernantoj en E-kursoj, gviditaj de s-ro Liu Baoguo de tiu lernejo. Dieter Rooke kaj Liu Baoguo korespondis por pli ol 20 jaroj antaŭ ilia unua renkontiĝo en la pekina UK, 2004. Krom interŝanĝo kun la lernantoj, Rooke ankaŭ intervjuis la filian sekretarion de la kompartio de la lernejo. Vespere la lernej-direktoro varme bonvenigis Rooke kaj liajn amikojn per bankedo. Antaŭ forlaso de Baotou al Hohhot, Rooke vizitis la nedevigan E-kurson en la Scienc-Teknika Universitato de Interna Mongolio.

 

 
 
 
 
 

 

(Liu Baoguo)

Redaktoro: Liu Zijia

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688