中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Internacia Virina Tago: vendea iniciato ĉe Twitter
2011-03-08

 

    Ĵus aperis la ĉi posta artikolo sur la retejo vendeeinfo.net http://www.vendeeinfo.net/Journee-internationale-de-la-femme-une-initiative-vendeenne-sur-Twitter_a5284.html.

 

    Oni povas libere adapti ĝin aŭ ĉerpi el ĝi por loka, regiona aŭ nacia bezono. Eblas aldoni komenton.

 

    Jen la traduko:

 

    Espéranto-Vendée jam de pluraj jaroj alportas subtenon al kolektivo de dudeko da virinaj asocioj de Hiroŝimo, kiu organizas ekspozicion de mesaĝoj en Esperanto okaze de la Internacia Virina Tago. Alia vendea iniciato celas disvastigi pepojn asociantajn la strebon de la virinoj por socia justeco kun tiu pri la lingva justeco en la lingva internacia komunikado per neŭtrala lingvo.

 

    Ekde 2001, s-ino Taeko Osioka, kiu restadis en Vendeo en 2009, ekspozicias tiujn mesaĝojn kun ilia japanlingva traduko. En tio helpas ŝin ŝia edzo, Masakato. En 2002, ŝi ricevis 31 mesaĝojn el 21 landoj; en 2011, 267 el 67 landoj. Francio troviĝas unuarange kun 76. La raporto por la jaro 2010 estas legebla en la franca traduko ĉe: http://www.ipernity.com/blog/32119/236227 (foto ĉi kune). Tiu pri 2011 devus aperi en la venontaj semajnoj sur la sama blogo.

 

    Alia iniciato koncernas la sendon de mallongaj mesaĝoj ("twits") ĉe la reto Twitter dum la tuta tago de la 8-a de marto. Tiuj mesaĝoj, de 140 signoj kaj spacoj maksimume, estas libere uzeblaj en Esperanto kaj en la franca sur la Esperanta-franca blogo http://www.ipernity.com/blog/32119/311875, kiu enhavas ligilojn al kvar paĝoj da pepoj (pli ol 46 500 signoj kaj spacoj) pri virinoj, kies nomo estas pli malpli ligita al Esperanto pasintece kaj nuntempe, pri grandaj nomoj de feminismo en la Esperanto-versio de Wikipedia, pri Nobel-premiitinoj en la versio en Esperanto de Wikipedia kaj en WikiTrans.

 

    Tiu dua iniciato ekspluatas la reton "Twitter-Agado", kiun starigis juna brazila ĵurnalistino, Renata Ventura, kaj kies unua agado okazis la 15-an de decembro, 2010, memore al la datreveno de la naskiĝo de d-ro Zamenhof por tiel rememorigi la ekziston de la Internacia Lingvo. Tiun ĉi fojon, la celo estas rememorigi kaj substreki la meriton kaj la gravan rolon, kiujn virinoj ludis, ekde la origino ĝis nun, en multaj sukcesoj de Esperanto en la Esperanto-parolanta mondo.

 

    Alia paĝo prezentas la nomon de la Internacia Virina Tago en 59 lingvoj: http://www.ipernity.com/blog/32119/312929.

 

    Rilatoj estis envojigitaj ankaŭ kun la Meksika Esperanto-Federacio, kies prezidantino, Mallely Martínez Mateos, estis elektita en tiu funkcio nur kvar jarojn post eklernado de la lingvo. Tre bonaj rilatoj ekzistas jam de pluraj jaroj kun Meksiko dank' al Luis L. Córdova, profesoro pri la Internacia Juro en la Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko (UNAM), el kiu 135 studentoj ricevas, laŭ lia propono, gazetarajn komunikojn dissenditajn el Vendeo pri Esperanto kaj lingva politiko. Stultaj diplomataj incidentoj, kiuj okazis inter Francio kaj Meksiko, neniel damaĝas al la rilatoj inter Esperanto-parolantoj, kiuj deziras, male, kontribui al plibonigo de la interŝanĝoj. Esperanto faris siajn unuajn paŝojn en Meksiko en 1903, same kiel en Vendeo. Kaj tio dank' al la fruktodona kunlaboro inter franco, A. Morin, kaj meksikano, d-ro A. Vargas...

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688