中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Mezlerneja projekttago
2011-03-07

    Mezlerneja instruisto en Erfurt iniciatis rapidkurson kaj intensan lernadon de Esperanto dum projektsemajno. Parto, kvazaŭ fino de la dumsemajna lernado estis vizito al Herzberg am Harz -- la Esperanto-urbo kaj konatiĝo kun la Esperanto-biblioteko kaj vasta internacia agado de la Interkultura Centro Herzberg. Dum la tago restis tempo ankaŭ por viziti la Esperanto-muzeon kaj ekspozicion en la Welf-kastelo.

 

    Ĉi-sube estas kelkaj fotoj pri la supre menciitaj aktivadoj.

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 
Konatiĝo kun raraĵoj en la biblioteko de la Interkultura Centro Herzberg
 


La junulojn interesas ankaŭ muziko, filmoj. Kaj la biblioteko havas bone ordigitan mediotekon. 

 

 
La bela kastelo allogas la vizitantojn, klarigojn pri la Welf-historio kompreneble ili ricevis en Esperanto.

 


Multo por vidi kaj sperti en la kastela muzeo. 

 


Unikaĵo estas la Esperanto-ĉambro en la kastela muzeo. Ĵus okazas ekspozio pri infana kaj junulara literaturo, estas videblaj multaj belaj Esperanto-libroj. 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688