中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Bonvolu indiki perrete ke vi estas esperantisto
2011-03-07


 

    De multaj jaroj oni prave demandas sin, kiom da Esperanto-parolantoj estas en la mondo. La respondoj estas diversaj: dekduo, sescent, kelkmiloj, unu-du-kvar-ses milionoj -- oni foje aŭdacas.

 

    La celo de tiu ĉi peticio estas kalkuli, kvantigi, elnombri la tutmondan esperantistaron per la iloj, kiujn la nuntempa teknologio disponigas al ni. Temas pri projekto ambicia, certe tamen -- en la interreta hodiaŭa epoko -- ne utopiista.

 

    Informu pri tiu ĉi peticio la Esperanto-parolantojn, kiujn vi konas: membrojn de via loka grupo, korespondantojn, gastigintojn, geamikojn... ĉiujn ajn, inkluzive de homoj, kiujn vi renkontis antaŭ pluraj jaroj. Informu ilin laŭeble per retpoŝto, se ili uzas ĝin, sed, se ili estas maljunaj aŭ loĝas en lando/kontinento, en kiu la aliro al Interreto ne estas facila, informu ilin persone, per telefono, fakso, letero, mesaĝo, kurierkolombo (kial ne?)... ĉiuj verŝajne havas filon, fraton, nevon, nepon, amikon, kolegon, kiu povos ilin helpi subskribi nian popolnombradon: vi mem helpu ilin.

 

    Ne pensu, ke ne estas eble kvantigi la esperantistaron: ĉiu sciigu la peticion al siaj Esperanto-parolantaj kontaktuloj... Kaj, se iuj ne sukcesos aliĝi la popolnombradon, ni havos almenaŭ minimumam taksadon (5 mil, 10 mil, 50 mil...) pri tiuj, kiuj parolas Esperanton kaj estas aktivaj en Interreto, kio estus same rimarkinda.

 

    Pludonu la informon kaj... vivu Esperanto!

 

    Por pliaj informoj pri la iniciativo, sendu retmesaĝon al: esperob79@gmail.com.

 

    Por tiuj, kiuj ne komprenas la anglalingvan formularon:

 

    Prefix:titolo (laŭvola informo)

 

    First name:antaŭnomo

 

    Don't display my name:ne aperigu mian nomon

 

    Email:retadreso

 

    Country: lando

 

    Street address:poŝtadreso

 

    City:urbo

 

    Postal code:poŝtkodo

 

    I agree:mi konsentas

 

    Sign now:subskribu nun.

 

    Iru al http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/por tion fari.

 

    (Ronald GLOSSOP)

 

(Kontribuo de Li Chaoyang el Ĉinio)

Redaktoro: Wang Lihua

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688