中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Interlingvistika konferenco en Tartu omaĝe al Aleksandr Duliĉenko
2011-03-04

    En oktobro 2011 en Tartu/Estonio okazos lingvoscienca konferenco kun la du sekcioj slavistiko kaj interlingvistiko. La konferencon oni aranĝos omaĝe al la 70-jariĝo de Aleksandr Duliĉenko, aŭtoro de la gravega libro "Internaciaj helplingvoj" (Meždunarodnye vspomogatel'nye jazyki, Tallin: Valgus, 1990). Li estas emerita profesoro de la Tartua Universitato kaj honora doktoro de la Universitato de Trier (Germanio). Li prelegadas nun ofte en eŭropaj universitatoj pri slavistiko kaj verkas fundamentajn librojn pri tiuj temoj. La kontribuoj al la konferenco aperos en la universitata serio Interlinguistica Tartuensis X, 2011. Kiel dum antaŭaj konferencoj, alveno de raportontoj al Tartu estas libervola, pli gravas la verkoj mem.

 

    Informojn donas:

 

    Madis Linnamägi

 

    Estona Interlingvistika Asocio

 

    Pepleri 27, EE-51010 Tartu

 

    GSM +372 509 8647

 

    madis@forselius.ee

 

(el n-76 "informilo por interlingvistoj")

Redaktoro: Chen Ji





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688