中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Konkurso Partoprenu IJK-n 2011
2011-03-04

 

    Ni ĝojas anonci ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson - ĉi jare en Ukrainio. Per ĝi eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ plej malmultekosta maniero ŝipe, buse aŭ aviadile), loĝadon en provizitaj ĉambroj kaj programkotizon (vi povas loĝi pli lukse, sed ni subvencias nur la prezon por loĝado en la provizitaj ĉambroj (por kelkaj personoj), do la diferencon vi pagos).

 

    La estraro pritraktos la kandidatiĝojn kaj disdonos maksimume 3 premiojn

 

    — la premioj financos ĝis 80% de ĉiuj kostoj.

 

    Kondiĉoj por kandidatiĝi estas:

 

    Vi estas membro de TEJO kaj aĝas sub 30 jarojn

 

    Vi pretas ricevi kaj realigi taskon de TEJO dum kaj post IJK (la tasko estas interkonsentota kun la TEJO-estraro)

 

    Por partopreni, vi devas plenigi aliĝilon(http://tejo.org/files/ALIGXILO_KONKURSO_PARTOPRENU-IJK-N.doc). Ĝi haveblas en formatoj .odt kaj .doc. Kunsendu ankaŭ referencan leteron de 1 TEJO-membro.

 

    Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al oficejo (a) tejo.org aŭ paperpoŝte adresita al la Centra Oficejo kun la indiko TEJO – partoprenu IJK-n, kaj ĝi devas alveni al ni antaŭ la 17a de aprilo.

 

    Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bv. konsideri kontribui al la fonduso "Partoprenu IJK-n".

 

(el http://www.tejo.org/)

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688