中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
IpI: "Informilo por Interlingvistoj", 1/2011, jam haveblas en la interreto
2011-03-03

    La 76-a numero de la "Informilo por Interlingvistoj" (IpI), 1/2011, estas jam disponebla en la interreto: http://esperantic.org/en/communications/ipi/archive . Inter la kovritaj temoj estas la informoj pri interlingvistikaj konferencoj, novaj faklingvaj libroj, KURISU Kei kaj liaj verkoj, Renato Corsetti kaj Detlev Blanke ---- okaze de la 70-jariĝo de tiuj ĉi elstaraj esperantistaj interlingvistoj poste ĉi-jare.

 

    IpI estas eldonata de la Centro Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) kaj dank' al, parte, daŭra monsubteno de Esperantic Studies Foundation (ESF), kaj ĝi klopodas kovri la plej gravajn informojn pri interlingvistikaj aktivaĵoj kaj publikaĵoj, inkluzive lingvo-politikaj. La bulteno, kiu aperadas ekde 1974 (ĝis 1977 ĝin redaktis Ulrich Lins, de 1983 ĝis 1990 – Ryszard Rokicki), ekde 1992 estas redaktata de Detlev Blanke. Ĝi estas ĉefe bibliografie orientita, tamen ĝi ankaŭ publikigas informojn el la universitata medio, eseojn, recenzojn, raportojn kaj aliajn materialojn. Pro tio IpI faciligas al fakuloj kaj al novaj interesitoj la orientiĝon en la ne ĉiam facile superrigardebla interlingvistika medio. Ĝis la fino de 2010 entute aperis 75 kajeroj kun sume proksimume 1300 paĝoj. La paperan eldonon de IpI eblas ricevi de la C.O. de UEA (info@uea.org), kie ankoraŭ haveblas ĉiuj kajeroj. La reta versio de la bulteno haveblas de la ESF-retpaĝo ( http://esperantic.org/en/communications/ipi/archive ). Materialojn oni sendu al la redaktoro detlev@blanke-info.de.

 

(el Esperantic Studies Foundation)

Redaktoro: Chen Ji





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688