中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Infanoj kaj junuloj el deko da landoj
2011-03-02

 

    De la 27-a de decembro 2010 ĝis la 3-a de januaro 2011 la asocio EsperantoLand organizis en Saarbrücken la 9-an Novjaran Renkontiĝon (NR).

 

    Ĉi-jare entute 73 infanoj kaj junuloj ĝis 14 jaroj partoprenis – bela pruvo pri la ĉiujara allogeco de la infana kaj junulara programo de NR, kiun lerte kunmetis Christoph Frank kun Betti Maul-Propadović, Nicky Janssen kaj deko da helpantoj. La porinfana ĉeftemo estis la ''maro'' kaj eblis ekzemple partopreni en granda pirata festo, ekzerci pupteatradon, manlabori kaj ludi diversmaniere.

 

    La infanoj venis kun siaj gepatroj kaj aldone partoprenis pliaj paroj kaj unuopuloj – ĉefe el la meza generacio – kaj pli aĝaj junuloj, tiel ke entute 194 homoj partoprenis en Saarbrücken, el 14 landoj – hazarde la samaj nombroj kiel pasintjare. Duono de la infanoj ankaŭ ĉi-foje havas Esperanton kiel denaskan lingvon, kio multe helpis zorgi pri esperantlingva etoso ankaŭ inter ili. Ĉe la plenkreskuloj jam la internacieco subtenis la malkrokodiladon: Triono de la partoprenantoj venis el Germanio, kvarono el Francio, la aliaj el deko da eŭropaj landoj, el Kanado kaj el Urugvajo.

 

    La pli aĝaj junuloj kaj junaj plenkreskuloj bone amuziĝis, organizante sian propran programon kadre de la dua ''Novjara Internacia Semajno'' (NIS) – kelkfoje aparte, ekzemple per ludoj, babilado, ekskurso aŭ en la diskoteko, kelkfoje elektante erojn el la cetera propono.

 

    Novaĵo en la vespera programo ĉi-jara estis kabareto de Christoph Frank, ''La konsilantaro – sensaciaj edukmetodoj'', multe aprezata premiero. Krome prezentiĝis du belaj koncertoj, de Kim Henriksen kaj de Xavier Rodon Morera (de la grupo ''Kaj Tiel Plu''), konataj kaj delonge ŝatataj spertuloj de la Esperanto-muziko.

 

    En la prelega programo kun kvardeko da prezentoj la ĉeftemo estis ''estonteco'' kaj eblis ĝui ekzemple prezentojn pri energiŝparaj domoj, rekta demokratio, prognozomodelo aŭ la estontecoj de literaturo kaj lingvo. Oni povis krome lerni interalie pri la hinda Ramajana-rakonto, tradukado, lingvopolitiko, prezentoteknikoj, manĝokutimoj, infanaj fakaj bildlibroj kaj la objektfunkcia programlingvo Scala.

 

    Kiel kutime estis kvar diversaj lingvokursoj kaj denove Esperanto-ekzamenoj, organizitaj de Katalin Kováts.

 

    Plaĉa estis ankaŭ la silvestra festo, kies diskoteko longe daŭris kaj permesis al kelkaj junuloj almenaŭ unufoje dum la semajno ĝui la matenmanĝon de la domo...

 

Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand

(el Esperanto)

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688