中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Nova fondaĵo, ankaŭ instrucela
2011-03-01

 

    Fine de 2010 en la Meksika urbo Querétaro estis starigita la fondaĵo Esperanto Internacia, kies ĉefaj celoj estas la informado pri Esperanto kaj ĝia instruado, por ke en la mondo estu pli da homoj, kiuj regas Esperanton kaj uzas ĝin. Estas multaj aliaj subceloj, kiuj helpu atingi la ĉefajn celojn, ekzemple, enkonduko de Esperanto kiel elektebla studobjekto en lernejoj, universitatoj kaj ŝtatoj en la mondo.

 

    Pli da informoj vi povas ekscii el la intervjuo kun la iniciatinto Martin Schäffer. La intervjuo aperis en Ondo de Esperanto, marto 2011.

 

    Kontaktadreso kun la administranto de la fondaĵo: EsperantoInternacia(ĉe)gmail.com.

 

( el edukado.net)

Redaktoro: Chen Ji





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688