Antaŭdiro de la ciganino |
2011-03-01 |
|
de VASILIJ EROŜENKO (Rusio)
Mia kara, mia bona,
mia nobla belulin' !
Ciganino diras veron,
ciganin' ne trompas vin. |
|
Scias mi knabinajn revojn,
la sekretojn de la kor'.
Scias mi pri malfeliĉo,
scias mi pri amdolor'. |
|
Kredas vi, ke la feliĉo,
estas via vera sort'.
Kredas, ke belec' kaj amo,
Akompanos vin ĝis mort'. |
|
Kredas vi, ke ne ŝanĝiĝas,
vira amo sub la sun'.
Kredas vi, ke la amikoj,
ne perfidos sub la lun'. |
|
Kredas vi, sed mia kara,
mia nobla belulin' !
Kredu min, mi diros veron,
ciganin' ne trompos vin. |
|
Daŭra amo, daŭra ĝojo,
estas vana belesper' :
En la mond' ŝanĝiĝas ĉio;
Ĉio pasas sur la ter'. |
|
Pro l' amat', pro la amikoj,
Venos plej malĝoja hor'.
Kaj por ĉiam nur sopiro,
restos en la juna kor'. |
|
Mia kara, mia bona,
vin kompatas ciganin':
Plej fidataj vin perfidos,
Plej amataj trompos vin. |
|
Mia kara, mia bona,
kompatinda belulin'!
Ciganino vin kompatas,
sed ne povas helpi vin. |
|
Ne ekzistas ja sorĉado,
kontraŭ la fatala mort'.
Ne ekzistas talismanoj,
kontraŭ malbenita sort'. |
|
Sed memoru, ne forgesu,
mia kara belulin' !
Estas io en la mondo,
kio ne perfidos vin. |
|
Tio estas la ponardo,
tio estas mortvenen' ;
kiam ĉio vin perfidos,
ili estos vera ben'. |
|
Vi memoru, ne forgesu,
mia nobla belulin' !
En la venĝ' ponard' vin helpos,
mortvenen' ne trompos vin. |
|
Mia kara, mia bona,
mia nobla belulin' !
Ciganino diras veron,
ciganin' ne trompos vin. |
(el blogo de samideano Sun Mingxiao el Shandong, Ĉinio)
Redaktoro: Wang Lihua |
|
|