中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Kanto de la verdaj paseroj
2011-02-28

Laŭ melodio de la fama germana popolkanto "migrado mia korplezur' "

 

de EVA HOFFMANN (Germanio)

 

Paseroj verdaj estas ni,

Sub bela stelo restas ni -de l' espero.

Modestan forton havas ni,

Sed bonan semon gardas ni -de l' espero.

 

La birdoj en la tuta mond',

La bestoj en la vasta rond' -komprenas sin.

Kaj tiu vasta mondkompren'

Estiĝu ankaŭ homa ben' -ja beno. 

 

La semoj flugas tra la land',

Fariĝos plenkreskinta plant' -de l' amo.

Kaj semos amon en la orient'

Kaj semos amon en la okcident',

En sud' kaj nord' kreskados pli -la harmoni'! 

 

(el blogo de samideano Sun Mingxiao el Shandong, Ĉinio)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688