中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Esperanto-agado en Ŝanhajo, Ĉinio
2011-02-28

 

    La 20-an de februaro, 2011, okazis kunsido de la konsilantaro de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio. Membroj de la konsilantaro resumis la laboron de la asocio en la pasinta jaro 2010 kaj diskutis pri la laborplano en la kuranta jaro 2011.

 

    Sinjoro Wang Minhao, prezidanto de la asocio, prezidis la kunsidon. Jen la ĉefaj agadoj de la asocio pasintjare:

 

    1. Organizo de kunvenoj:

    (1) En la 31-a de oktobro de 2010 okazis la jarkunveno de la asocio. En la jarkunveno partoprenis ĉirkaŭ 40 lokaj geesperantistoj. La kunvenon ĉeestis ankaŭ sinjoro Gergoire Maertens, belga esperantisto kaj eksa prezidanto de UEA, kaj irana esperantisto Saed Abbasi. Laŭinvite ili faris paroladon. Sinjoro Wang Minhao faris prelegon pri la temo "La Ŝanhaja Monda Ekspozicio kaj Esperanto" per PPT.

    (2) En la 29-a de aŭgusto de 2010 okazis la raportkunveno. Sinjoro Ronald J. Glossop, usona esperantisto kaj emerita profesoro, prelegis laŭ la temo "La Signifo de la 21-a Jarcento". Lian prelegon aŭskultis pli ol 30 lokaj esperantistoj.

    (3) En la 27-a de junio de 2010 okazis la kunveno, kie franca esprantisto Alex Kadar, prezidanto de Esperanto-France, parolis pri Esperanto-movado en Francio.

 

    2. Akceptado de alilandaj esperantistoj:

    Dum la pasinta jaro la membroj de la asocio jam akceptis pli ol 60 esperantistojn el 20 landoj. Multaj el ili speciale veturis al Ŝanhajo por viziti la Mondan Ekspozicion. La asocio kelkfoje aranĝis kunsidojn por bonvenigi la gastojn, kiuj kun granda ĝojo interbabilis kun lokaj samideanoj.

 

    3.Konsultado pri Esperanto:

    En la 12-a de novembro de 2010 la asocio okazigis en la Ŝanhaja Politeknika Universitato la fakan konsultadon "Lerno kaj studo de Esperanto". La agado allogis multajn studentojn, kiuj kun granda intereso konsultis pri la lingvo Esperanto kaj rilataj aferoj. S-ro Wang Minhao kaj Zhou Tianhao, ĝenerala sekritario de la asocio, ĉeestis la agadon kaj donis respondojn al la studentoj respektive.

 

    4. Intervjuo de ĵurnalistoj:

    En la jaro 2010 ĵurnalistoj el ĈRI kaj EPĈ multfoje intervjuis la aocion kaj sinjoron Wang Minhao por prezenti al la mondo la Mondan Ekspozicion kaj la urbon Ŝanhajo. Koncernaj raportoj jam aperis en la retpaĝo de ĈRI kaj EPĈ.

 

    5. Regula Esperanto-salono:

    La asocio regule okazigis la Esperanto-salonon jam delonge. Ĉiumonate lastadimanĉe ptm 13:30-16:00 membroj de la asocio kunvenis por interŝanĝi diversajn informojn kaj lerni Esperanton. Ofte en- kaj eksterlandaj vizitantoj partoprenis en ĝi.

 

    6. Instruado de Esperanto:

    Sinjoro Wang Minhao nun instruas Esperanton en du E-kursoj.

    En Ŝanhaja Voko-Centro lernas Esperanton oficistinoj, kiuj laboras telefone por doni diversajn informojn al alilandanoj, kiuj vojaĝas aŭ loĝas en Ŝanhajo. La oficistinoj servas per 19 diversaj lingvoj, inkl. de Esepranto. La telefonnumero de la Voko-Centro estas +86(021)962288.

    En alia kompanio la oficistoj eklernis Esperanton en la 15-a de decembro omaĝe al Zamenhof-Festo. 8 gelernantoj nun diligente lernas la lingvon. mhwang@sssa.org.cn kaj shesperantoasocio@gmail.com.

 

(Kontribuo de Wang Minhao el Ŝanhajo)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688