中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Twitter-agado por la Internacia Virina Tago
2011-02-28

    Virinaj iniciatoj, nun okazantaj en Hiroŝimo, Japanio kaj la Demokrata Respubliko Kongo (KEVA) per Esperanto por paco kaj socia progreso, ne estas la solaj, kiuj meritas tutmondan eĥon kaj atenton.

 

    La 8-a de marto 2011 havigas unuafoje la okazon demonstri tion per Twitter. Ni memoru ke en la nunaj eventoj en la araba mondo, la sociaj retoj kiaj Twitter, FaceBook k.s. ludis kaj plue ludas grandan rolon. La pozitiva rolo de virinoj en la sukceso de Esperanto kompare al aliaj proponoj de konstruitaj internaciaj lingvoj estas neneadebla. Esperanto estas paca kaj senperforta revolucio en la aplikado de la principo de justeco sur la tereno de la internacia lingva komunikado. Ĝi estis celo de samaj kritikoj kaj mokoj kiel la klopodoj celantaj plibonigon de la virina vivkondiĉo, la virina emancipado, la rifuzo de la ordo de la plej forta. Jen okazo por serĉi, diskonigi, en la historio de la Internacia Lingvo kaj nuntempe, faktojn en rilato kun la temo "Portretoj de senlandlimaj virinoj" pri kiu ekzistas jam interrete konsultebla baza dokumento.

 

    Ni ne forgesu ke Twitter-Agado estas iniciato de virino, la juna brazila ĵurnalistino Renata Ventura.

 

    Ne hezitu prepari kaj proponi pepojn (Twitter-mesaĝetoj kun ne pli ol 140 signoj kaj spacoj) en iu ajn lingvo, sed nepre kun Esperanto-traduko aŭ adaptaĵo (ĉar ne samlongas tekstoj laŭ lingvoj), libere dissendotaj la 8-an de marto 2011 per Twitter.

 

    La celo ne estas, ĉi foje, ke Esperanto atingu tiun tagon la mondan "Trending Topics"! (TT = Tem-tendenco). Preparo kaj disponigo de jam de nun tutpretaj mesaĝoj faciligos la agadon de partoprenantoj. La preparado de granda kvanto postulas sufiĉe longan tempon por unuopulo, dum se oni disponos je grandega kvanto da materialo por la 8-a de marto, estos tre facile dissendi plurajn mesaĝojn eĉ en nur unu minuto.

 

    Pepoj povas temi pri virinoj kiuj, en la pasinteco kaj nuntempe, subtenis, lernis, parolis, praktike uzis la Internacian Lingvon por celoj edukaj, porpacaj, sociaj kaj kulturaj.

 

    Listo kun ekzemploj de mesaĝoj libere uzeblaj aperas interrete sub la titolo: # (EO) Twitter-agado por la Internacia Virina Tago 2011.

 

    Bonvolu proponi pliajn unue en Esperanto, kun traduko en ĉiu alia lingvo, kiun vi bone regas.

 

    Se vi repondecas pri asocio, publikaĵo, amas-informilo (Radio-TV), E-Centro, E-Muzeo, kies nomo kaj aktivado estas ligita al Esperanto...

 

    Se vi gvidas Esperanto-kurson, organizas renkontiĝo(j)n aŭ kongreson...

 

    Se vi uzas Esperanton profesie aŭ celas profesian uzadon...

 

    Se vi aktivas ankaŭ en neesperantista movado aŭ organizaĵo, en socia reto...

 

   Se vi volas ke Esperanto estu rimarkita la 8-an de marto kaj se vi deziras veki daŭran tutmondan scivolemon pri ĝi...

 

    Bonvolu diskonigi tiun proponon kaj voki por partopreno en pliriĉigo de la listo en diversaj lingvoj kun, minimume, ĉiam Esperanto.

 

    Vi povas aliĝi al la grupo Twitter-Agado: http://groups.google.com/group/twitter_agado?hl=eo.

 

    Tiu ĉi komuniko aperas ankaŭ ĉe: (EO + FR) Twitter-agado por la Internacia Virina Tago / Une action sur Twitter pour la Journée Internationale de la Femme.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688