中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Mesaĝo de Nelly Masemi el D. R. Kongo pri KEVA en 2011
2011-02-25

    Post la jarfino de 2010, la komitato faris agadplanon por vidi kiamaniere la Konga Esperanta Virina Asocio (KEVA) devas antaŭeniri por la efektivigo de la celoj.

 

    Pri tio, KEVA ĉiam devas komuniki siajn informojn al la kunlaborantoj, geamikoj kaj publiko. Kiel vi vidas, tiun jaron 2011, KEVA-renkontiĝoj okazas en la Verda Civito sur la 7-a strato apud la sankta Ignace parko laŭ decido de 3/4 el la kevaninoj.

 

    Dum niaj renkontiĝoj, ni decidis kunveni ĉiun 15-an kaj ĉiun monatfinon de la 14-a ĝis 17-a posttagmeze el kiu unu kaj duona horo konsistos el kunvenoj, kaj la restanta tempo estos por kursoj.

 

    Por ke la virinagado funkciu, la komitatanoj kotizas 5 dolaroj monate.

 

    Aparte de tio, ni ankaŭ faras la specialajn kotizojn, kiuj permesas al ni fari kelkajn aktivaĵojn, kiel konferencon, ktp.

 

    Efektive ne ĉiuj komitatanoj, kiuj kotizas, estas kapablaj. Ni ne mankas ĉi tie danki ĉiujn subtenantojn de KEVA en kaj ekster Afriko, asociojn kaj individuojn. Ni aparte dankas al s-ro Joseph CATIL (Francio), s-ro Barry FRIEDMAN (Usono), s-ino Nicole BLOT (Francio) kaj s-ino Andrea BERTLAND (Francio) pro iliaj materialaj subtenoj. Ili sendis al KEVA kelkajn librojn por la kurso. Do, koran dankegon karaj geamikoj.

 

 
 
 
 
 

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688