中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Internacia Festivalo de E- kanto, recitalo, oratora konkurso-- 01-03.04.2011, Karlovo - Sopot, Bulgario
2011-02-25

    ORGANIZANTOJ : Bulgara E-Asocio, AIS ( Akademio Internacia de la Sciencoj) Bulgario, Intrenacia Universitato Karlovo

 

    Regionaj komitatoj de kulturo-Karlovo, Sopot

 

    KATEGORIOJ por la festivala konkurso -- La premioj por partopreno la konkursan programon estos distribuotaj surbaze de la aĝo

 

    -I -a grupo- infanoj ĝis 12 jaraĝaj

 

    -II- a grupo- gelernantoj ĝis 18 jaraĝaj

 

    -III-a grupo gestudentoj kaj gejunuloj ĝis 35 jaraĝaj

 

    -IV-a grupo aĝuloj pli ol 36 jaraĝaj

 

    En ĉiu grupo aparte estos distribuo de la premioj por individua kaj grupa partopreno (koruso)

 

    TEMOJ por la ORATORA KONKURSO :

 

    ESPERANTO- la plej bona solvo de la problemo pri internacia lingvo

 

    ESPERANTO kaj la EŬROPA UNIO

 

    ESPERANTO kiel rimedo por la interrilato de la homoj

 

    ESPERANTO en la literaturo kaj poezio

 

    LA TRADUKADO el nacia lingvo en Esperanton kaj male

 

    ESPERANTO kiel familia lingvo

 

    ESPERANTO en INTERRETO

 

    ESPERANTO en la hodiaŭa tutgloba mondo

 

    ESPERANTO- la lingvo de la estonta Eŭropo

 

    KIO estas por mi ESPERANTO ?

 

    TRANOKTADO: en komuna loĝejo- po 7 eŭroj por unu tranokto, en privataj domoj po 10 eŭroj por unu tranokto,

 

    en hoteloj 25-50 eŭroj por unu tranokto

 

    ALIĜKOTIZO: 5 eŭroj por la partoprenontoj festivalan programon /por gelernantoj kaj gestudentoj la aliĝkotizo estas 2 eŭroj/

 

    10 eŭroj por gastoj

 

    INTERKONA VESPERO KUN VESPERMANĜO en restoracio- 8 eŭroj

 

    FESTIVALA BALO kun komuna vespermanĝo- 12 eŭroj

 

    POSTFESTIVALA FERIADO ''KARLOVA PRINTEMPO"/4-11.04.2011/

 

    Ripozado kaj ekskursoj al diversaj proksimaj de Karlovo urboj /Plovdiv, Kalofer, Kazanlak, Baĉkova monakejo,Trojan k.a /Sen aparta aliğkotizo. Tranoktado en komuna loĝejo, privataj domoj kaj hoteloj / Rimarko: partoprenontoj la Festivalon kaj la Feriadon kiuj tranoktos en la komuna loĝejo uzos rabaton pagonte 50 eŭrojn por la tuta tranoktado- 10 tranoktoj/

 

    LIMDATO POR RICEVO DE ALIĜILOJ- 28.03.2011 / La aliĝkotizoj, kotizoj por la tranoktoj, vespermanĝoj estas pageblaj al bankokonto aŭ surloke, sed la aliĝiloj devus esti siatempe senditaj por rezervi la tranoktojn/

 

    INVITLETEROJ por bezonotaj bulgaraj vizoj – kontaktu tuj kun la Organiza komitato

 

    ADRESO POR ALIĜO KAJ INFORMOJ: Bulgario 4300 Karlovo p.k.44 ESPERINFORM

 

    Retadreso : leonov@rozabg.com /preferinde skribu rete /

 

    Telefonoj : +359 885056469 /tage kaj nokte/ +359 335 9 3933 /nur vespere/

 

    Numero de la bankokonto : Bulgario

 

    BG 12 UNCR 9660 4422 0221 08

 

    BIC/SWIFT/ kodo de Uni Credit Bulbank UNCRBGSF

 

    Prof. Bojidar Stefanov Leonov

 

    A L I Ĝ I L O

 

     Nomo……………………………………………………………..Telefono…………………..

 

    Adreso……………………………………………………………………..Naskiĝtago………

 

    Mi partoprenos la Festivalan programon per kanto JES/NE recitado JES/NE

 

    oratoran konkurson JES/NE

 

    Mi deziras tranokti en komuna loĝejo JES/NE

 

    privataj domoj JES/NE

 

    hotelo JES/NE /la tranoktoj en la hotelo devus esti antaŭpagitaj

 

    sendonte la sumon al la bankokonto/

 

    Mi deziras partopreni la interkonan vesperon kun vespermanĝo JES/NE

 

    Mi deziras partopreni la Festivalan balon kun vespermanĝo JES/NE

 

    Mi deziras partopreni la Feriadon "Karlova printempo " JES/NE

 

    ……………….2011 Subskribo

 

    SENDU LA ALIĜILOJN PREFERINDE TUJ AŬ ĜIS 28.03.2011 !

 

(Kontribuo de prof. Bojidar Leonov, Bulgario)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688