La 16-a Seminario de la Hubei-a Esperanto-Asocio okazos de la 18-a ĝis la 23-a de aprilo, 2011, en Wuhan, ĉefurbo de Hubei-provinco. La seminaria temo "Ĉina Saĝo" tuŝos plurajn flankojn, kiaj ĉina kulturo, literaturo, historio kaj socio. IEK-delegacio el pli ol 20 personoj el 7 landoj partoprenos en la unusemajna seminario.
La enhavo de la seminario estas varia: prelegoj de ĉinaj kaj alilandaj gastoj, paroliga Esperanto-kurso, 4 duontagaj ekskursoj, pentrado, kaligrafado, nacia muzikado, teo-ceremonio, filatelado kaj aliaj aktivadoj por vespero...
La bulteno kaj la aliĝilo haveblas ĉe: www.osiek.org.
Kontaktiĝu kun trigo1958@163.com kaj hubeieasocio@163.com.
Telefonoj: Peng Zhengming, 15337156028; Qi Jian, 15926368899 kaj Zhu Xingqi, 13419628546.
( Kontribuo de Peng Zhengming)
Redaktoro: Wang Lihua